Albert Heber Longman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Heber Longman
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1880 (1880-06-24)
Morto 16-an de februaro 1954 (1954-02-16) (73-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo paleontologo • natursciencisto
vdr

Albert Heber LONGMAN (24a de Junio 1880 – 16a de Februaro 1954), ofte nomita ankaŭ Heber Longman aŭ Heber Albert Longman, estis aŭstralia artikulisto kaj muzedirektoro de brita deveno.

Interesita en la natura historio de la areo, Longman kolektis botanikajn specimenojn kaj helpis establi la lokan klubon de kamponaturalistoj. En 1911 li publikigis libron – nome The Religion of a Naturalist – kiu montras lian filozofian sintenon kiel agnostikulo.[1]

En 1911 Longman translokiĝis al Brisbano por ekhavi postenon kiel membro de la stabanaro de la Kvinslanda Muzeo, kie iĝis Acting Director en 1917 kaj Direktoro en 1918. Tie la ĉefa fokuso de liaj interesoj ŝanĝiĝis el botaniko al zoologio, speciale al paleontologio de vertebruloj, priskribante novajn genrojn de fiŝoj, maraj reptilioj, dinosaŭroj kaj marsupiulo. Li deziris fari la Muzeon pli edukan institucion, ol stokejo de fosilioj. Li akiris por la Muzeo kelkajn skeletojn de dinosaŭroj,[2] inklude tiun de Rhoesaurus Brownei.[3]

Li publikigis proksimume 70 artikolojn kiuj aperis en Memoirs of the Queensland Museum. Li verkis ankaŭ popularan kolumnon – nome Nature’s ways – en la gazeto Brisbane Courier-Mail.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gill JCH (1986). 'Longman, Albert Heber (1880–1954)'. In: Australian Dictionary of Biography, vol. 10. Canberra: National Centre of Biography, Australian National University. Alirita la 9an de Novembro 2018.
  2. "Heber Longman dead". Brisbane Telegraph (Qld. : 1948 - 1954). 1954-02-16. p. 3. Alirita la 9an de Novembro 2018.
  3. Fallon, Patricia (2003). So hard the conquering: the life of Irene Longman. Dizertacio[rompita ligilo]. p. 110. Alirita la 9an de Novembro 2018.