Inca Roca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La sesa Inkao: Inca Roca, desegno de Felipe Guaman Poma de Ayala en Nueva crónica y buen gobierno (1615)

Inca Roca (keĉua lingvo: Inca Roq'a), sesa inkao de la Kusko reglando. Unua inkao de la Hanan Domo. Lia edzino estas Mama Michay.

Lia patro estis Capac Yupanqui inkao, sed la reala heredanto estis Quispe Yupanqui, filo de la inkao Capac Yupanqui kun Cusi Hilpay. Post la morto de la inkao, la Hurin Domo ribelis kontraŭ la Hanan Domo. Quispe Yupanqui mortis en la ribelo. Inca Roca estis la nova inkao.

La legendo diris kiel la inkao konkeris la ĉankan tribon. Li konstruis lernejojn por la nobeloj: Yachaywasi. La inkao plibonigis la Kusko urbon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]