László Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Mészáros
Memportreto de László Mészáros (1930)
Memportreto de László Mészáros (1930)
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1905 (1905-09-18)
en Budapeŝto
Morto 5-an de septembro 1945 (1945-09-05) (39-jaraĝa)
en Sovetunio
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Márta Mészáros
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • grafikartisto
vdr

László Mészáros [lAslO mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros László estis hungara skulptisto. Lia filino estis Márta Mészáros.

László Mészáros [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de septembro 1945 en Kolima (Sovetunio) (La datenoj estas dubaj!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Mészáros frekventis metilernejon kaj li estis oraĵisto en 1924, poste li studis 3 jarojn en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai kaj Imre Simay, liaj samklasanoj estis Amerigo Tot, Jenő Grantner, Imre Huszár, József Ispánki kaj Tibor Vilt. Mészáros interrompis la lernadon kaj establis atelieron kun Tibor Vilt. Mészáros ekspoziciis jam kiel konata skulptisto, sed li aliĝis sekrete al la malpermesita komunisma movado. Tiutempe li edziĝis, filino naskiĝis en 1931. Inter 1932 kaj 1934 li vivis kelkfoje en Romo helpe de stipendio. En 1935 kun la familio li migris al Moskvo, en la sekva jaro al Frunze. En 1937 li establis lernejon por skulptistoj. Li estis arestita en la sekva jaro, lia baldaŭa sorto estas nebula. Li estas viktimo de la stalinismo.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Séta a természetben (Beethoven) (jam neniiĝis)
  • Tékozló fiú (1930)
  • Primavera Italiana (1932–33)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skulptaĵo en Budapeŝto (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]