Stanley Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanley Miller
Persona informo
Stanley Miller
Naskonomo Stanley Lloyd Miller
Naskiĝo 7-an de marto 1930 (1930-03-07)
en Nov-Jorko
Morto 20-an de majo 2007 (2007-05-20) (77-jaraĝa)
en Nacia Urbo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Profesio
Okupo kemiistobiologo • universitata instruisto • biokemiisto vd
Laborkampo kemiisto vd
Doktoreca konsilisto Harold Urey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanley MILLER (naskiĝis en Oakland, Kalifornio, la 7-an de marto de 1930 kay mortis en la sama loko la 20-an de majo de 2007) estis usona sciencisto konata pro siaj studoj pri la origino de la vivo.[1]

Profesia trajektorio[redakti | redakti fonton]

Miller estis edukita en la Universitato de Kalifornio, kie li estis studento de Harold Urey. Li diplomiĝis en 1951 kaj en 1954 li ricevis lian doktoriĝon en kemio de la Universitato de Ĉikago. Li estis helpa instruisto (1958-1960), asociita instruisto (1960-1968) kaj instruisto pri kemio en la Universitato de Kalifornio, Sankta Diego de 1958. Li estis membro de la Nacia Akademio de Sciencoj, kaj li ricevis Oparin Medalon.[2][3]

Eksperimento de Miller kaj Urey[redakti | redakti fonton]

Eksperimento de Miller kaj Urey

En 1953, kune kun Urey, li faris eksperimentan simuladon de la kemiaj kondiĉoj de la komenca Tero.[4] Miller sugestis, ke la spontanea sintezo de organikaj komponaĵoj de neorganikaj komponaĵoj povus esti frua etapo de la origino de la vivo. Ĉi tiu eksperimento estas konata kiel la Eksperimento de Miller kaj Urey.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bada JL (2013). “New insights into prebiotic chemistry from Stanley Miller's spark discharge experiments”, Chem Soc Rev 42 (5), p. 2186–2196. doi:10.1039/c3cs35433d. 
  2. Stanley Lloyd Miller, Ph.D.. The Academic Family Tree. Alirita 13 October 2018.
  3. UCSD News Center (2007-05-21). Father of 'Origin of Life' Chemistry at UC San Diego Dies. ucsdnews.ucsd.edu. University of California, San Diego. Alirita 2013-07-03.
  4. Miller SL (1953). “Production of amino acids under possible primitive earth conditions”, Science 117 (3046), p. 528–529. doi:10.1126/science.117.3046.528. 
  5. Stanley L. Miller (1930-2007): A Biographical Memoir. National Academy of Sciences (USA), p. 1–40.
  6. (2007) “Stanley L. Miller (1930-2007): reflections and remembrances”, Orig Life Evol Biosph 38 (5), p. 373–381. doi:10.1007/s11084-008-9145-2. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]