Heinrich Julius Bruns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Julius Bruns
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1746 (1746-06-29)
en Rohrsheim
Morto 23-an de septembro 1794 (1794-09-23) (48-jaraĝa)
en Reckahn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo schoolmaster
vdr
Bruns-monumento en Reckahn

Heinrich Julius BRUNS (naskiĝinta la 29-an de junio 1746 en Osterwieck-Rohrsheim, mortinta la 23-an de septembro 1794 en Kloster Lehnin-Rockahn) estis germana pedagogo kaj lernejestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro elstarega talento Bruns ricevis por malriĉuloj rezervitan liberan lokon ĉe la katedrala lernejo Stephaneum de Halberstadt sub la estrado de Christian Gottfried Struensee. Kaj tie liaj rezultoj estis pli ol averaĝaj.

En 1765 li konatiĝis kun Friedrich Eberhard von Rochow, kapitulano katedrala en Halberstadt, kiu dungis lin kiel sekretarion kaj muzikiston ĉe Kastelo Reckahn (hodiaŭ parto de Kloster Lehnin). Li permesis al Bruns uzon de sia privata biblioteko pridiskutante kun li plibonigon nepran de envilaĝaj lernejoj. Por prepari sin je reformpedagogia instruado ili mem provis reciproke modernajn lern(ig)metodojn en la biena parko de Reckahn. Kvankam Bruns reiris en 1771 por instruadi kaj orgenistadi al Halberstadt, li kandidatis post la morto de kantoro de Reckahn por iĝi instruisto samloke. Ĉar instruado estis parto de la deĵordevo de kantoroj kaj orgenistoj. En la 2.1.1773 li ekdungitis kaj restis surloke ĝismorte. En 1774 oni translokiĝis ĉe la novkonstruitan lernejon de Reckahn; tiumaniere Bruns iĝis la plej grava kunlaboranto de Rochow ĉe la realigo de la novaj reformpedagogiaĵoj. La lernejo baldaŭ iĝis modelo de ĉiuj malurbaj lernejoj altirante multe da vizitantoj, instruistoj, ekleziuloj, oficiuloj prusaj kaj scienculoj. Bruns mem redaktis registron de ĉiuj vizitintoj kiu ĝis hodiaŭ ekzistas kaj videblis en la Rochow-lernejmuzeo en Reckahn. Pli ol 1200 vizitantoj dum du jardekoj nombriĝis, i.a. ankaŭ la halberstadt-a katedraldekano Ernst Ludwig Christoph Spiegel zu Desenberg, kiu tiom entuziasmiĝis prie ke li ekfondis en 1778 en Halberstadt modernan porinstruistan seminarion por lernigistoj en malurbaj lernejoj.

En 1776 li edziĝis kaj post la morto de la edzino denove en 1782. El la unua geedziĝo li havis tri, el la dua kvar infanojn. En 1794 li mortos pro tuberkulozo. Lia tombo estas tuj sude apud la vilaĝa kaj kastela kirko de Reckahn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • En la biena parko de la sinjora domo de Reckahn starigis Von Rochow monumento por Bruns kun la simpla sed multesprima enskribaĵo: "J. Bruns. Er war ein Lehrer / Li ja estis instruisto".
  • Propra ekspoziciĉambro en la Lerneja muzeo de Reckahn
  • Ekde aŭgusto 2011 portas la nomon de Bruns bazlernejo kaj malbazlernejo en la vilaĝoparto Lehnin de Kloster Lehnin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Julius Bruns en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Tosch: Heinrich Julius Bruns (1746–1794). Schüler – Lehrer – Lehrerbildner. Edition Lumière, Bremen 2015, ISBN 978-3-943245-34-9.
  • Frank Tosch (eld.): „Er war ein Lehrer.“ Heinrich Julius Bruns (1746–1794). Beiträge des Reckahner Kolloquiums anlässlich seines 200. Todestages (= Quellen und Studien zur Berlin-Brandenburgischen Bildungsgeschichte, Bd. 2). Universität Potsdam, Potsdam 1995. ISSN 0946-8897.
  • Wolfgang Rocksch: Heinrich Julius Bruns. Der Schul-Meister von Reckahn. In: Pädagogik und Schulalltag, Jg. 49 (1994), Heft 3, p. 290–299, ISSN 0030-9249; ISSN 0943-2299.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]