Gyöngyi Szathmáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyöngyi Szathmáry
Gyöngyi Szathmáry (dekstre)
Gyöngyi Szathmáry (dekstre)
Persona informo
Naskonomo Szathmáry Gyöngyi
Naskiĝo 13-an de februaro 1940 (1940-02-13)
en Satu Mare
Morto 26-an de decembro 2023 (2023-12-26) (83-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Tamás Vígh
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Gyöngyi Szathmáry [djondji satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry Gyöngyi estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Ŝia unua edzo estis Béla Borvendég, la dua estis Tamás Vígh.

Gyöngyi Szathmáry [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1940 en Satu Mare (Rumanio) kaj mortis la 26-an de decembro 2023.

Ferenc Erdei fare de Gyöngyi Szathmáry en Makó
Knabo kun hundo fare de Gyöngyi Szathmáry en Szeged (1965)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyöngyi Szathmáry apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi translokiĝis al Nyíregyháza, kie ŝi frekventis bazlernejon, poste ŝi abiturientis en belarta gimnazio en Budapeŝto en 1958. Ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1963. Ŝia majstro estis Sándor Mikus. Inter 1964-1997 ŝi instruis en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en Szeged. Ŝi edziniĝis, poste naskis du filinojn en 1967 kaj 1972. Inter 1972 kaj 1996 ŝi estis surda, sed ŝi lernis legi (el buŝo) kaj paroli. Inter 1974-1977 ŝi havis stipendion. En 1996 la medicina scienco atingis tiun fazon, ke ŝi estis resanigita. En 1997 ŝi pensiuliĝis kaj vivis en Budapeŝto inter 1997-2005 jam kun la dua edzo, poste en Visegrád. Ŝi vidviniĝis en 2010. Krom la instruado ŝi kreis skulptaĵojn, skulptaĵetojn, medalojn, platetojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1975-1997.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]

  • "Memormedalo Dr. Rados Jenő"
  • "Ajnácskő 1995"
  • "Memormedalo László Kozma"

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Kompozíció a díszítőművészetben (studenta lernolibro, 1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]