DeForest Kelley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DeForest Kelley
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1920 (1920-01-20)
en Atlanta
Morto 11-an de junio 1999 (1999-06-11) (79-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Decatur High School vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1947–1998 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kelley kiel Dr. McCoy

Jackson DeForest KELLEY (19201999), konata de amikoj kiel "De" [1] estis usona aktoro konata per siaj roloj en vakeraj filmoj kaj ĉefe per sia rolo Dr. Leonard "Bones" McCoy en serio Star Trek.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Holivuda Walk of Fame

Kelley naskiĝis hejme en Toccoa, Georgio 1920, filo de Clora (denaske Casey) kaj Ernest David Kelley, kiu estis Baptista pastro [2]. DeForest estis nomita omaĝe al pionira elektronikisto Lee de Forest.

En 1934, la familio iris al Decatur, Georgio. Li lernis ĉe la Decatur Boys High School, kie li ludis en la teamo de bazpilkado Decatur Bantams. Kelley ankaŭ ludis aliajn sportojn. En 1938, Kelley akiris laborpostenon ĉe apoteko kaj amatoris en la lokaj teatroj.

Dum la Dua Mondmilito, Kelley militservis ĉe la usona aerarmeo de la 10-a de marto 1943 ĝis la 28-a de januaro 1946. Post restado en Long Beach, Kalifornio, Kelley decidis sekvi karieron kiel aktoro kaj translokiĝis al suda Kalifornio. Li laboris kiel vestzorganto en loka teatro por gajni sufiĉe da mono por la vivadtenado. La patrino de Kelley kuraĝigis sian filon en sia nova kariero, sed lia patro malŝatis la ideon. En Kalifornio, Kelley estis vidita de agento de Paramount Pictures dum farado de portrejna filmo por usona mararmeo.

Li mortis pro stomakkancero 1999.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Filma kariero de Kelley komenciĝis per malmultkosta terora filmo Fear in the Night en 1947.[3] Tiu filmo estis tre ŝatata de vidantoj. Lia sekva aktorado estis en Variety Girl. Kelley iris al Novjorko por labori ĉe televidprogramo kaj post tri jaroj revenis al Hollywood.

En Kalifornio, li ricevis rolon en televidserio You Are There. Li ludis terposedanton Bob Kitteridge en la 1949-a epizodo "Legion of Old Timers" de la televidserio The Lone Ranger. Poste li rolis en Gunfight at the O.K. Corral kiel Morgan Earp (frato al la Wyatt Earp de Burt Lancaster). Ĉi tiu rolo kondukis lin al tri ĉefroloj en filmoj, inkluzive Warlock kun Henry Fonda kaj Anthony Quinn.

En 1957, li havis malgrandan rolon kiel oficiro en Raintree County, filmo pri la Usona Enlanda Milito reĝisorita fare de Edward Dmytryk, ĉe Elizabeth Taylor, Montgomery Clift kaj Lee Marvin. Li ankaŭ aperis en ĉefaj roloj kiel usona kapitano de submarŝipo dum la Dua Mondmilito en la televidserio The Silent Service. Li aperis en la sezono 1, epizodo 5, de The Spearfish Delivers, kiel Komandanto Dempsey kaj en la unua epizodo de sezono 2, The Archerfish Spits Straight, kiel Leŭtenanto Komandanto Enright. Leonard Nimoy ankaŭ aperis en du epizodoj de la serio.

Kelley aperis tri fojojn en diversaj filmigoj pri la pafado ĉe la O.K. bovkorto. Unue estis en 1955, kiel Ike Clanton en la televidserio You Are There. Du jarojn poste, en 1957 en la filmo Gunfight at the O.K. Corral, en kiu li ludis Morgan Earp. Lia tria apero estis en la tria epizodo de la tria sezono, de originala serio Star Trek la 25-an de oktobro 1968, titolita Spectre of the Gun ("Fantomo de la Pafilo"), rolante kiel Tom McLaury.

Kelley ankaŭ rolis dekojn da malgrandaj roloj. En 1956, naŭ jarojn antaŭ roli kiel doktoro McCoy, Kelley ludis malgrandan subtenan rolon kiel kuracisto en The Man in the Gray Flannel Suit en kiu li esprimas la diagnozojn "Ĉi tiu viro mortis, Kapitano" kaj "Tiu viro mortis", kiuj poste iĝos fifamaj pro Star Trek.[4]

Star Trek[redakti | redakti fonton]

Post rifuzi la proponon de Roddenberry en 1964 por ludi Spockon [5] Kelley ludis D-ron Leonard McCoy de 1966 ĝis 1969 en Star Trek: The Original Series. Li reproduktis la rolulon per voĉo-rolo en "Star Trek: The Animated Series (1973-74), kaj la unuaj ses 'Star Trek' kinfilmoj (1979 ĝis 1991).

En 1987, li ankaŭ havis aperon en "Renkontiĝo ĉe Farpunkto", la unua epizodo de "Star Trek: The Next Generation", kiel Admiralo Leonard McCoy, Starfleet Surgeon General Emeritus [6].

Dum la unua sezono de Star Trek, la nomo de Kelley estis listigita en la finaj nomolistoj kune kun la cetero de la partoprenantoj. Nur Shatner kaj Nimoy estis listigitaj en la malfermaj nomolistoj. Ĉar la rolo de Kelley kreskis en graveco dum la unua sezono, li ricevis salajron por ĉirkaŭ po 2500 USD por ĉiu epizodo kaj ricevis trian nomaperon komencante en la dua sezono post Nimoy.

Malfrua kariero[redakti | redakti fonton]

Post Star Trek li kvazaŭ emeritiĝis, li rolis en 1972 en terorfilmo Night of the Lepus kaj rolis malgrandajn aperojn en kelkaj aliaj filmoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shatner, William. (2016) Leonard. St. Martin's Press.
  2. DeForest Kelley (1920 - 1999). IMDb.com (1999-06-30).
  3. Woo, Elaine, "DeForest Kelley, Actor Beloved as Dr. McCoy on 'Star Trek,' Dies at 79", June 12, 1999, paĝo 30.
  4. Excerpt The Man in the Grey Flannel Suit. YouTube (2008-04-22). Alirita 2014-06-14.
  5. Star Trek Remembering DeForest Kelley. CBS Entertainment. Alirita 2014-08-26.
  6. "Star Trek: The Next Generation" Encounter at Farpoint (TV Episode 1987).