Alexander Gerst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Gerst
Persona informo
NomoAlexander Gerst
Dato de naskiĝo3-a de majo 1976
NaskiĝlokoKünzelsau
Aĝo47
Okupoj kaj profesioj
Okupojkosmonaŭto kaj geofizikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Denaska lingvogermana lingvo [+]
Parolata lingvogermana lingvo, rusa lingvo, angla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOficira Kruco de la Ordeno de Merito de Federacia Respubliko Germanio, Premio Bernd Rendel, Komandora Kruco de la Ordeno de Merito de Federacia Respubliko Germanio, Ordeno de merito de Nordrejn-Vestfalio, Medalo Urania, Order of Merit of Baden-Württemberg [+]
Retpaĝohttp://www.planet3.de/index2.html [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Alexander GERST [aleksanda gerst] (naskiĝis la 3-an de majo 1976 en Künzelsau, Germanujo) estas germana kosmonaŭto, geologiisto kaj vulkanologiisto. En 2009 la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA) elektis lin kiel membro de sia tria kosmonaŭtogrupo. Li dufoje vizitis la Internacian Kosmostacion (IKS) por duonjaraj misioj en 2014 kaj 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studado[redakti | redakti fonton]

En 1995 li ricevis sian abituron ĉe la teĥnika gimnazio en Öhringen. Kiam li estis lernejano, Gerst, kiel volontulo, estis skoltestro, membro de junulara fajrobrigardo kaj akva savisto. Post plenumi la civilan servon ĉe la germana ruĝa kruco, Gerst vojaĝis tra la mondo por unu jaro. Ĉe la Universitato de Karlsruhe li ricevis diplomono pri terfiziko en 2003 kaj magistrecon pri terscienco ĉe la Viktorina Universitato de Velingtono en Novzelando.[1] De 2004 ĝis 2009 li disvolvis sciencajn ilojn por la terfizika instituto de la Universitato de Hamburgo. Ekde 2005, ankaŭ tie, Gerst okupis sin pri sia doktoreco. La disertacio temas pri la meĥaniko en la unuaj sekundoj de strombola vulkana elsputo. Por tio li interalie vojaĝis al la aktiva vulkano Monto Erebus en Antarkto. Komence de 2010 la universitato doktorigis lin.

Kosmonaŭto[redakti | redakti fonton]

8.413 personoj kandidatis por la kosmonaŭtpostenoj de la EKA en 2008. La 20-an de majo 2009 la EKA prezentis lin kaj kvin pliajn kosmonaŭtojn al la publiko. La 1-an de septembro 2009 Gerst komencis la fundamentan kosmonaŭtan trejnadon en Kolonjo ĉe la Eŭropa Kosmonaŭta Centro (EAC). Ĝi ankaŭ kondukis lin al la trejnejo de la aliaj partoprenantoj de la IKS, nome: Johnson Space Center (Usono), Tsukuba Space Center (Japanujo), John H. Chapman Space Centre (Kanado) kaj la Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin (Rusujo). La trejnado entenis interalie bazaj scioj pri ĉiela meĥaniko, la rusa lingvo aŭ transvivaj teĥnikoj. Post sukcesa fino la EKA donis al li oficialan kosmonaŭto-ateston je la 22-a de novembro 2010. La 18-an de septembro 2011 la EKA anoncis, ke li flugos al la Internacia Kosmostacio en 2014 por iĝi ano de la ekspidicioj 40 kaj 41. La misia trejnado komenciĝis en aprilo de 2012 en Moskvo.

Gerst dum sia eksterveturila agado

Unua kosmoflugo[redakti | redakti fonton]

La 28-an de majo 2014 (laŭ UTK) Gerst flugis de la Kosmodromo Bajkonur en la kosmon. Li flugis kune kun la ruso Maksim Surajev kaj la usonano Reid Wiseman per la flugo Sojuz TMA-13M. Post proksimume 6 horoj kaj 4 orbitoj la kosmoŝipo atingis la IKS, kie la anaro de la ekspedicio 39 jam atendis ilin. La misio de Gerst nomiĝis "Blue Dot" (blua punkto). La nomo devenas de la foto Pala Blua Punkto. Dum tiu misio li faris pli ol 100 eksperimentojn pri fiziko, biologio, homa fiziologio kaj radiado. Li estis respondeca por la kunigo de la eŭropa ATV-5 kaj la usonaj kosmoŝipoj Dragon kaj Cygnus al la IKS. La 7-an de oktobro Gerst kune kun Wiseman forlasis la stacion por EVA. Dum tiu tempo ili translokis difektan malvarmigan pumpilon kaj instalis novan kablosistemon por la stacia prenobrako. Tio daŭris 6 horojn kaj 13 minutojn. La tri kosmonaŭtoj surteriĝis la 10-an de novembro 2014 en la kazaĥa stepo.

La anarao de la flugo Sojuz MS-09: S.Prokopjev, A.Gerst kaj S.Auñón

Dua kosmoflugo[redakti | redakti fonton]

La 18-an de majo 2017 la EKA anoncis lian duan kosmoflugon en 2018 por la IKS-ekspedicioj 56 kaj 57. Gerst estas la unua el la 2009-a grupo, kiu flugas duan fojon. Lia misio nomiĝas "Horizons" (horizontoj). La 6-an de junio 2018 li flugis al la IKS kun la ruso Sergej Prokopjev kaj la usonano Serena Auñón-Chancellor. Tiufoje al flugo al la IKS daŭris 2 tagojn pro ĝia pozicio. La 3-an de oktobro, kiam la ekspedicio 57 komenciĝis, Gerst transprenis la komandon pri la IKS kiel la unua germano kaj la dua EKA-kosmonaŭto. Ĉar du kosmonaŭtoj ne atingis la IKS pro startinterrompo, du EVA je la 19-a kaj la 25-a de oktobro ne okazis[2]. La 20-an de decembro 2018 li revenis al la tero.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Nr Kosmoŝipo (starto) Starttempo Ekspedicioj Posteno Kosmoŝipo (surteriĝo) Surteriĝo Daŭro
1 Sojuz TMA-13M 28.05.14 19:57 UTC IKS 40/41 Fluginĝeniero Sojuz TMA-13M 10.11.2014 3:58 UTC 165 tagoj 8 horoj kaj 1 minuto
2 Sojuz MS-09 06.06.18 11:12 UTC IKS 56/57 56:Fluginĝeniero
57:Komandanto
Sojuz MS-09 20.12.2018 5:02 UTC 196 tagoj 17 horoj kaj 49 minutoj
Entuta daŭro: 362 tagoj 1 horo kaj 50 minutoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Gerst (2003) Temporal Changes in Seismic Anisotropy as a New Eruption Forecasting Tool (Master's thesis) Victoria University of Wellington.
  2. Spacewalk Update (angle) (2018-09-20). Alirita 2018-12-12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]