Maurice Gamelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Gamelin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1872 (1872-09-20)
en Parizo
Morto 18-an de aprilo 1958 (1958-04-18) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-CyrCollège Stanislas
Parencoj Jean-Jacques Uhrich
Okupo
Okupo militisto
vdr

Maurice Gustave GAMELIN (20a de septembro 1872 – 18a de aprilo 1958) estis veterana generalo de la Franca Armeo. Gamelin estas memorita pro sia malsukcesa komando (ĝis 17a de majo 1940) de la franca soldataro dum la Batalo de Francio (10a de majo – 22a de junio 1940) en la Dua Mondmilito kaj sia firma defendo de la respublikaj valoroj.

La Ĉefkomandanto de la Francaj Armitaj Fortoj en la starto de la Dua Mondmilito, Gamelin estis vidita kiel homo kun grava intelektula kapablo. Li estis respektita, eĉ en Germanio, pro sia inteligento kaj "subtila menso", kvankam li estis konsiderita de kelkaj germanaj generaloj kiel durkapa kaj antaŭvidebla. Spite tion, kaj lia kompetenta servo en la Unua Mondmilito, lia komando de la francaj armeoj dum la krizaj tagoj de majo 1940 montriĝis katastrofa. Historiisto kaj ĵurnalisto William L. Shirer prezentis la konsideron ke Gamelin uzis metodojn de la Unua Mondmilito por lukti en la Dua Mondmilito, sed kun malpli forto kaj pli malrapida reagokapablo.[1]

Gamelin servis distingite sub estreco de Joseph Joffre en la Unua Mondmilito. Li estis ofte konsiderata responsa por la dezajno de la franca kontraŭ-atako en 1914 kiu kondukis al la venko dum la unua Batalo de la Marno. En 1933 Gamelin stariĝis al komando de la Franca Armeo kaj superrigardis ties modernigon kaj mekanigon, inklude la finkompletigon de la defendoj de la Maginot-Linio.

Édouard Daladier subtenis Gamelin tra lia kariero pro lia malakcepto permesi, ke politiko ludu parton en milita planado kaj promocion, kaj lia engaĝiĝo en la respublika modelo de regado; tio ne estis banalaĵo kiam komunistoj maldekstre kaj monarkiistoj kaj faŝistoj dekstre estis malferme proponantaj reĝimoŝanĝon en Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William L. Shirer, The Collapse of the Third Republic 1969

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexander, Martin S. (1991). "Maurice Gamelin and the defeat of France, 1939–40". In Bond, Brian. Fallen Stars. Eleven Studies of * Twentieth Century Military Disaster. London: Brassey's. ISBN 0-08-040717-X.

——— (1992). The Republic in Danger: General Maurice Gamelin and the Politics of French Defence, 1933–1940. New York: Cambridge University Press. ISBN 0-521-37234-8. (Paperback ed. 2002 kaj 2003)

  • Gamelin, Maurice (1946). Servir. Paris: Plon.
  • Tissier, Pierre (1942). The Riom Trial. London: G. G. Harrap.