Ginette Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ginette Martin
Ginette Martin en Herzberg, en 2013
Ginette Martin en Herzberg, en 2013
Persona informo
Naskiĝo 1938
en Francio Francio
Morto 3-an de decembro 2018
en Saulxures-sur-Moselotte
Lingvoj francaEsperanto
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Traduka agado
Aliaj aktivaĵoj instruistino
Esperantistiĝis en 1988
vdr

Geneviève MARTIN, karesnome Ginette Martin [ĵinet' marten'] (naskiĝis en 1938 en Francio, mortis la 3an de decembro 2018) estis franca esperantistino kaj instruistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ginette, instruistino, eklernis Esperanton en 1988. Ŝi estis tre aktiva en la Esperanto-movado, kiel membro de Orientfranca Esperanto-Federacio (Espéranto France-Est). Ŝi kreis grupon en Gérardmer kaj invitis al ĝi prelegantojn el diversaj landoj. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton en pluraj lernejoj. Ĉiun duan jaron ŝi organizis la amikan tagon en la Vogezoj, kiun ĉeestis esperantistoj el la germana Badenvirtembergo kaj orienta Francio. Ŝi ofte partoprenis en diversaj kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, enlande kaj eksterlande, laste en la 103a UK en Lisbono. Ŝi raportis pri tiuj kunvenoj en la regiona bulteno La informilo. De sia esperantistiĝo ŝi restis fidela aŭskultantino de Pola Radio, poste de Pola Retradio[1].

Traduka agado[redakti | redakti fonton]

Kun la celo diskonigi la esperantan literaturon, ŝi tradukis plurajn verkojn, ofte kunordigante teamon, kiu francigis la diversajn ĉapitrojn, kaj alian teamon de provlegantoj. Laste, ŝi okupiĝis pri polurado kaj harmoniigo de la tuta verko[2]

La rezulto de tiu laborado estis:

Ĉe sia forpaso, ŝi tradukadis la raportojn de Hori Jasuo pri Fukuŝimo kaj la sekvoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]