Bingxin (Xie Wanying)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Xie Bingying.
Bingxin
Persona informo
Naskonomo 谢婉莹
Naskiĝo 5-an de oktobro 1900 (1900-10-05)
en Gulou District
Morto 28-an de februaro 1999 (1999-02-28) (98-jaraĝa)
en Pekino
Tombo Pekino vd
Etno hanoj vd
Lingvoj norma ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Fujian Women's Normal School • Bridgeman Girls' School • Yenching University • Universitato Wellesley vd
Partio Ĉina Demokrati-Subtena Asocio vd
Familio
Patro Xie Baozhang vd
Edz(in)o Wu Wenzao vd
Infanoj Wu Qing • Wu Ping • Wu Bing vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • verkisto vd
Laborkampo poezioliteraturo vd
Verkado
Verkoj A Maze of Stars ❦
Spring Water vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

"Xie Wanying" (ĉine : 謝婉瑩, pinjine : Xiè Wǎnyíng) naskiĝis la 5-an de oktobro 1900 en Fuĝoŭo kaj mortis la 28-a de februaro 1999 en Pekino[1]. Ŝi estas plej bone konata per sia artista nomo "Xie Bingxin" (ĉine : 冰心, pinjine : Bīngxīn) aŭ "Bing Xin", estis unu el la plej popularaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento. Multaj de ŝiaj verkoj estis verkitaj por junaj legantoj. Ŝi estis prezidanto de la Ĉinia Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj. Ŝia artista nomo Bingxin (laŭvorte "Glacia Koro") portas la signifon de morale pura koro kaj estas prenita de frazo en poemo de Wang Changling kiu vivis dum la Dinastio Tang.

Dum la Dua japana-ĉina milito ŝi fuĝis al Ĉongĉingo kaj verkis la libron Guanyu Nüren (关于 女人, 'pri virinoj') sub la pseŭdonimo Nanshi (男士), kiu signifas "sinjoro".

Bingxin instruis en Japanio dum mallonga periodo kaj stimulis pli da kultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj partoj de la mondo kiel veturanta ĉina verkistino. En literaturo, Bingxin fondis la "stilon Bingxin" kiel nova literatura stilo. Ŝi kontribuis multe al la porinfana literaturo en Ĉinio (ŝiaj verkaĵoj troviĝas en lernolibroj por infanoj), kaj ankaŭ entreprenis diversajn traduktaskojn, inkluzive la tradukon de la verkoj de la barata literatura figuro Rabindranath Tagore.

Bingxin verkis prozon, poezion, romanojn ktp. Ŝia kariero daŭris pli ol sep jardekojn (de 1919 ĝis la 1990-aj jaroj).

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Ekzistas Bingxin Literaturo Muzeo en la urbo Changle, provinco Fuĝjano[2].
  • La porinfana literatura premio Bingxin (冰心兒童文學新作獎) estas nomata honore al ŝi. Ŝia filino Qing Wu plu okupiĝas pri la premio.[3][4][5]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jimo (寂寞, Soleco) (1922)
  • Chaoren (超人, Superhoma) (1923)
  • Fanxing (繁星, Miriado da Steloj) (1923)
  • Chunshui (春水, Printempa Akvo) (1923)
  • Liu yi jie (六一姐, Ses-unu fratino) (1924)
  • Ji xiao duzhe (寄小讀者, Al Junaj Legantoj) (1926)
  • Nangui (南歸, Hejmen Suden) (1931)
  • Bing Xin Quanji (冰心全集, La Kolektita Verkara de Bingxin) (1932-1933)
  • Yinghua zan (櫻花讚, Odo al Sakura)
  • Wo viroj zheli meiyou dongtian (我們這裡沒有冬天, Neniu Vintro en Mia Hejmurbo) (1974)
  • Wo de guxiang (我的故鄉, Mia Hejmo) (1983)
  • Guanyu nuren (關於女人, Pri Inoj) (1999)

Bingxin pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bingxin sin esprimis pri Esperanto jene : "Kiu scipovas Esperanton, tiu konas la mondon" per kiu ŝi celis diri ke lerni Esperanton povus helpi infanojn pli bone kontakti kun la mondo[6].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo parte aŭ tute baziĝas sur la artikolo en la angla vikipedio je la 18-a de januaro 2019.

  1. "Bingxin | Chinese author". Encyclopedia Britannica.
  2. (angla) Bing Xin Museum Receives Author's Household Estate, CCTV, 2004-03-24, en: www.nanning.china.org.cn, la 24-an de marto 2004, arkivite de la originalo la 6-an de marto 2012.
  3. (ĉina) "冰心儿童文学新作奖" [Porinfana literatura premio Bingxin]. Baidu Baike.
  4. Abrahamsen, Eric, "The Bing Xin Children's Literature Award Arkivigite je 2016-08-27 per la retarkivo Wayback Machine". Paper Republic.
  5. (ĉina) "List of Bing Xin Award Winning New Works of Children's Literature 2005-2011 2005年-2011年冰心儿童文学新作奖获奖篇目 Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine". Chinese-forums.com.
  6. Wei Yubin (Jado), Esperanto en lernejoj de Ĉinio, revuo Esperanto, p. 17, n-ro 1331(1), januaro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]