Olga Tokarczuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Tokarczuk
Nobel-premiito
Persona informo
Olga Nawoja Tokarczuk
Naskiĝo 29-an de januaro 1962 (1962-01-29) (62-jaraĝa)
en Sulechów
Lingvoj pola vd
Loĝloko Krajanów • Vroclavo vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato de Psikologio, Varsovia Universitato vd
Partio Verduloj 2004 vd
Subskribo Olga Tokarczuk
Memorigilo Olga Tokarczuk
Familio
Gefratoj Tatiana Tokarczuk vd
Edz(in)o Roman Fingas • Grzegorz Zygadło vd
Infanoj Zbigniew Fingas vd
Profesio
Alia nomo Natasza Borodin vd
Okupo romanisto • verkistopsikologo • poeto • libretisto • eldonisto • donacanto • scenaristo vd
Aktiva dum 1979–sen valoro vd
Verkado
Verkoj La libroj de Jakobo ❦
Bieguni ❦
Taga domo, nokta domo ❦
Prawiek i inne czasy ❦
Anna in the Tombs of the World ❦
Drive Your Plow Over the Bones of the Dead ❦
The Lost Soul ❦
Playing on Many Drums ❦
The Wardrobe ❦
Q100295743 ❦
Q30915423 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olga Nawoja TOKARCZUK[1] (naskiĝis la 29-an de januaro 1962 en Sulechów, Lubuŝa provinco), estas pola feminista verkistino kaj ricevanto de la Nobel-premio pri literaturo de 2018 (aljuĝita en 2019)[2].

Ŝi studis psikologion en la universitato de Varsovio inter 1980 kaj 1985. Ŝi estas junga psikologo kaj ŝia verkado estas influita de la junga aliro.

Ŝia unua libro, Urboj en la speguloj, estis publikigita en 1989.

Ŝia romano, aperinta en 2014, Księgi Jakubowe (La libroj de Jakobo Frank) temas pri la vivo de jud-pola religiestro kaj la memproklamita mesio Jakob Frank, posteulo de Ŝabtaj Cvi. Ŝi verkis tiun romanon post sep jaroj de profunda esplorado, kolektado de dokumentoj, studado de la historio de la 18-a jarcento, kalkulado de la suma nombra valoro de literoj en vortoj, kabalo kaj vortoj de la hebrea lingvo. Por tiu ĉi romano ŝi estas elektita por la premio eksterlanda Femina 2018.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Miasta w lustrach (1989)
  • Podróż ludzi księgi (1993)
  • Prawiek i inne czasy (1996)
  • Szafa (1997)
  • Dom dzienny, dom nocny (1998)
  • Amos (1998)
  • Opowieści wigilijne (2000), kun Jerzy Pilch kaj Andrzej Stasiuk
  • Lalka i perła (2000)
  • Gra na wielu bębenkach (2001)
  • Ostatnie historie (2004)
  • Anna In w grobowcach świata (2006)
  • Bieguni (2007)
  • Prowadź swój pług przez kości umarłych (2009)
  • Moment niedźwiedzia (2012)
  • Księgi Jakubowe (2014)
  • Opowiadania Bizarne (2018)

Premioj  [redakti | redakti fonton]

  • 2008: premio Nike pro la plej bona pola libro (pro Bieguni)
  • 2015: premio Nike (pro La Libroj de Jakobo aŭ "la Granda Vojaĝo trans sep landlimoj, kvin lingvoj kaj tri ĉefaj religioj, por ne mencii la malgrandajn").
  • 2018: internacia premio Man Booker
  • 2018: premio Transfuge pro la plej bona eŭropa romano (por La Libroj de Jakobo)

Vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas feminista verkistino kaj subtenas agadojn por protekti la medion, bestajn rajtojn, egalecon kaj la civilan socion. Ŝi regule partoprenas egalecajn paradojn.

En la Nobelpremia parolado ŝi komparis Vikipedion, kiun ŝi admiras kaj apogas, kun la koncepto de pansofio de Jan Amos Komenski, kiu instruas ke ĉio estu instruata al ĉiu kiel bazo de edukado, do universala[3].

Veturigu vian plugilon super la ostoj de la mortintoj (Prowadź swój pług przez kości umarłych, 2009) estas ekofeminisma suspensromano pri bestaj rajtoj rakontata unuapersone de Janina, maljunulino vivanta sola en malproksima pola vilaĝo ĉe la pola-ĉeĥa landlimo. La romano iĝis unu el la furorlibroj en Pollando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pl) Stowarzyszenie Kulturalne "Gory Babel"
  2. (fr) Septularisen, Les enfants verts de Olga Tokarczuk (pola : Zielone dzieci/la verdaj infanoj de Olga Tokarczuk), Critiques libres, la 16-an de oktobro 2017, alirite la 22-an de januaro 2019.
  3. (en, pl, se) Nobel lecture, Nobelpremio