Wanda Szyksznian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanda Szyksznian
Wanda Szyksznian en 2010
Wanda Szyksznian en 2010
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1948 (1948-04-26) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ilustristo
vdr

Wanda Szyksznian [vanda ŝikŝknjan?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szyksznian Wanda estis hungara grafikisto, afiŝisto, altlerneja instruisto.

Wanda Szyksznian [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Wanda Szyksznian estis polo. Ŝi abiturientis en industriarta mezlernejo en 1967 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1971. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis György Konecsni kaj Aurél Bernáth. Wanda jam en 1968 debutis, kiel lerta grafikisto kreinta kovrilpaĝon pri muzikdisko por Illés (rokgrupo). Post siaj studoj ŝi fariĝis sukcesa sendependa grafika desegnisto. Ŝi kreis multajn filmajn kaj komercajn afiŝojn por konataj kompanioj. En 2000 ŝi ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post 5 jaroj ŝi ricevis la instruan rangon docento. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2010.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

Ŝia membiografia libro aperis en 1998.

Elektitaj kolaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Kentaur
  • Hölgy egyszarvúval

Elektitaj afiŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Politoys - Rubik kocka, 1981
  • Kenyér és cigaretta, 1975
  • A vidéki lány, 1982
  • Biztosítás – Biztonság, 1975
  • A kenguru, 1976
  • Hugó, a víziló, 1975

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2019-01-26.