Gu Wenda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gu Wenda
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1955 (1955-10-14) (68-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Ĉinia Arta Akademio
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • gravuristo • instalada artisto • artisto
vdr

Gu Wenda (谷文达) (naskita 1955, Ŝanhajo) estas nuntempa artisto de Ĉinio kiu vivas kaj laboras en Novjorko. Multe de liaj verkoj temas pri tradicia ĉina kaligrafio kaj poezio. Liaj verkoj ankaŭ ofte uzas la homan hararon. Origine la Ŝanhaja medicina fabriko produktis pulvoron de homa hararo por kuracaj celoj en la ĉina tradicia medicino. Ironie kaj simbole, la homa hararo farita de inko nun ricevis konceptan funkcion por kuraci kulturan maltrankvilecon.[1]

Lia laboro hodiaŭ centras vaste sur ideoj de kulturo kaj ĝia identeco. Li ne emas diskuti aŭ kompari sin kun aliaj ĉinaj artistoj. Multe de lia arta laboro ne serĉas ampleksi nek ribeli kontraŭ ĉinaj tradicioj. Lia artverko kun homa hararo, inkluzive de pentraĵoj kreitaj per peniko farita el homa hararo, pentrita en publika spaco, daŭrigas la temon de la Unuiĝintaj Nacioj kaj serĉas evoki pensojn de la homa identeco kaj unueco[1].

Pseŭdo-lingvoj[redakti | redakti fonton]

Gu estas plej bone konata pro sia uzo de pseŭdo-lingvoj en la plejparto de siaj verkoj. Ekde la ekspozicio de la ĉina pentrarta invito en la ĉina urbo Wuhan en 1984, la grandskalaj inko-pentraĵoj estis ĉiam pli ofte ekspoziciitaj. Lia unua persona ekspozicio estis fermita fare de la aŭtoritatoj por la ĝenerala publiko eĉ antaŭ la malfermo pro liaj inventitaj, falsaj kaj fuŝe skribitaj ĉinaj karaktroj kaj presadstila kaligrafio. Post esploro ĝi remalfermis nur por la profesia arto-reto. La verkoj de tiu ekspozicio estas rigardataj kiel la komenco de koncepta inka arto en Ĉinio[1].

Projekto Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

Gu Wenda komencis sian tutmondan projekton, kiu daŭris 15 jarojn, jam en 1993. La Projekto Unuiĝintaj Nacioj konsistas el serio de instalaĵoj kiuj implicas la uzon de homa hararo kaj kripta kaligrafio por transdoni signifon de internaciismo. Li finis entute 21 projektojn kaj sub-projektojn kaj pli ol unu miliono da homoj kontribuis per siaj hararoj al ĉi tiu artoprojekto. Gu Wenda referencas al siaj instalaĵoj kiel naciaj monumentoj ĉar homa hararo estis kolektita de homoj el multaj malsamaj devenlokoj kaj kungluitaj por simboli la diversecon de la homaro kuniĝante kaj kunfandante la homaron en "kuraĝa nova rasa identeco"[1]. La karaktroj kiujn Gu ofte uzas estas malnovaj karakeroj de antikva ĉina dialekto aŭ kunfandiĝo de ĉinaj karaktroj kun la denaska lingvo de parolantoj el lando kie la instalaĵo troviĝas. Kun la uzo de tiuj simboloj Gu celas simboligi la fragmentiĝon de komunikado kaj homa malkonektado pro lingvo kaj kulturo. La uzo de hararo de ĉiuj malsamaj gentoj aŭ kungluita por formi kurtenon simbolas la biologian interkonektecon de la homa speco kaj la optimismon kiun Gu Wenda havas rilate al sia sopiro je vera "internaciismo"[2].

Sur sia retejo Gu deklaras: 'Dum pli ol dek jaroj, la artoprojekto Unuiĝintaj Nacioj vojaĝos tra la kvin kontinentoj en proksimume dudek malsamaj landoj, kiujn mi elektis, pro ilia historia, civilizacia kaj politika graveco. Utiligante la realan hararon de la loka vivkomunumo, mi estas forte ligita al ilia historia kaj kultura kuntekstoj por krei monumentajn instalaĵojn kaj landartaj verkoj por kapti la identecon de ĉiu lando kaj konstrui ilin surbaze de profundaj historiaj okazaĵoj en ĉiu lando.' Tiuj individuaj instalaĵoj estas naciaj monumentoj kiuj apartenas al la tuta arta projekto Unuiĝintaj Nacioj. La nocioj kiel transkulturismo, transnaciismo, hibridiĝo estas celoj de la fina ceremonio de la projekto. En la 21-a jarcento, giganta muro ekesto el la integriĝo de la nacia monumento-eventoj kaj farita nur el pura homa hararo: la homa hararteksitaj mondaj pseudo-lingvoj kun-ekzistantaj sur la muro[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (angla) Artist Bio, oficiala retejo de Wenda Gu.
  2. (angla) Simon Leung, Janet A. Kaplan, Wenda Gu, Xu Bing & Jonathan Hay, Pseudo-Languages: A Conversation with Wenda Gu, Xu Bing, and Jonathan Hay, Art Journal, Vol. 58, n-ro. 3 (aŭtuno, 1999), pp. 86-99

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la anglalingva vikipedio je la 7-a de februaro 2019.