László Fassang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Fassang
László Fassang
László Fassang
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1973 (1973-12-12) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztKonservatorio de Parizo
Okupo
Okupo orgenistopianisto
vdr

László Fassang [lAslO faŝang], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fassang László estis hungara orgenisto, improvizisto.

László Fassang [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Fassang komencis orgenludi en la aĝo de 13 helpe de István Baróti. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo en 1998. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Gergely kaj Ilona Prunyi. Inter 1998-2004 li studis en konservatorio de Parizo de Olivier Latry, Thierry Escaich, Jean-François Zygel kaj Philippe Lefebvre, ankaŭ tie li akiris diplomojn pri orgenludo kaj improvizado. Li faris paŭzon en la lernado en 2000, tiam li estis orgenisto de koncerthalo de Sapporo, krome li gvidis kursojn kaj faris koncertojn. Ekde 2002 li prezentis koncertojn en Eŭropo kaj Ameriko. De 2004 ĝis 2008 li instruis improvizadon en San Sebastián, poste en Muzikarta Universitato Franz Liszt. Li respondecis pri la orgenkonstruado kaj estis nomumita arta konsultisto de la organkoncertoj en Palaco de Artoj. Li ricevis konkursajn kaj ŝtatajn premiojn inter 1993-2012. Li havas edzinon.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]