Gala Dalí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gala Dalí
Persona informo
Naskonomo Елена Дмитриевна Дьяконова
Naskiĝo 7-an de septembro 1894 (1894-09-07)
en Kazano
Morto 10-an de junio 1982 (1982-06-10) (87-jaraĝa)
en Portlligat
Tombo Castle of Púbol
Lingvoj rusakatalunafranca
Loĝloko Castle of Púbol
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Paul ÉluardSalvador Dalí
Amkunulo Max Ernst
Infano Cécile Éluard
Okupo
Okupo modeloartisto
vdr

Gala Dalí, Gala Éluard Dalí, denaske Elena Ivanovna (Dmitrievna) Diakonova (ruse Елена Ивановна (Димитриевна) Дьяконова; Kazano, la Rusia Imperio, 7a de septembro 1894[1] - Portlligat, Cadaqués, Hispanio, 10a de junio 1982) estis muzo de variaj artistoj, kaj speciale de Salvador Dalí, kun kiu ŝi edziniĝis en 1932 civile kaj denove en 1958 pere de la katolika ritaro.

Ŝi estis unue muzo de sia unua edzo: nome Paul Éluard, kun kiu ŝi translokiĝis al Parizo kaj kun kiu ŝi havis filinon nome Cécile, kiu neniam estis amita aŭ zorgita de Gala. Ŝi estis iniciatita en la superrealismo fare de Salvador Dalí kaj krome ŝi estis muzo ankaŭ de Louis Aragon, Max ErnstAndré Breton, ĉefa ideologo de la superrealismo kiu poste malaprezos ŝin.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korekto de naskodato de Gala, montrita en ŝia diplomo de gradigo en la Ina Lernejo M.G. Briujonenko de Moskvo en 1915. En ĝi oni mencias, ke ŝi naskiĝis la 26an de aŭgusto 1894 (Juliana kalendaro) kio korespondas al la 7a de septembro en la gregoria kalendaro. Ŝia religio estis ortodoksa kaj ŝi estis filino de alta postenulo de la rusa administracio. (Artikolo pri Gala Dali: los secretos de una musa de J.J. Navarro Arisa, "El País Semanal", Madrid, Hispanio, 14a de aŭgusto 1994.)
  2. «Biografía de Gala. Gala (Kazán, Rusia, 1894 - Portlligat, Girona, 1982)». Arkivita el la originalo en la 1a de aprilo 2014. Konsultita la 22an de februaro 2019.