Gene Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Nelson
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1920 (1920-03-24)
en Seatlo
Morto 16-an de septembro 1996 (1996-09-16) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • televida aktoro • filmaktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1938– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gene Nelson estas plumnomo de Leander Eugene Berg (24-an de marto 1920 - 16-an de septembro 1996) estis usona dancisto, aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Post servado en la armeo dum la Dua Mondmilito dum kiu li ankaŭ agis en la muzikteatraĵo This Is the Army, Nelson havis sian unuan rolon ĉe Broadway en teatraĵo Lend an Ear, por kiu li ricevis la premion Theatre World Award. Li ankaŭ aperis en muzikteatraĵoj Follies kaj Good News. Longtempe profesia kunula dancanto de Nelson dum la 1950-aj jaroj estis dancaktorino JoAnn Dean Killingsworth[1].

Gene Nelson kunaktoris kun Doris Day en "Lullaby of Broadway" en 1951. Li ludis rolon Will Parker en la filmo Oklahoma! (1955).[2] En 1959, li aperis kun Keith Larsen kaj Buddy Ebsen en la televidserio Northwest Passage [Nordokcidenta Vojo] kiel junulo provanta pruvi sian senkulpon en murda kazo. Nelson aperis la 17-an de marto 1960 en epizodo de "You Bet Your Life", gastigita de Groucho Marx. Li kaj la filino de Groucho, Melinda Marx, prezentis dancon kune.[3]

Dum 1960-a jardeko li reĝisoris epizodojn de The Rifleman. Star Trek, I Dream of Jeannie, Gunsmoke, The Silent Force kaj The San Pedro Beach Bums. Li reĝisoris la filmojn de Elvis Presley Kissin' Cousins (1964), kiun li ankaŭ scenarigis, kaj Harum Scarum (1965).

En 1970-aj jaroj li denove laboris en muzikteatraĵo Follies ĉe Broadway.

Li poste instruis en la Teatra Arta Fako ĉe San Francisco State University fine de la 1980-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]