Agnes de Mille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnes de Mille
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1905 (1905-09-18)
en Harlemo
Morto 7-an de oktobro 1993 (1993-10-07) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach
Familio
Patro William C. deMille
Patrino Anna George de Mille
Frat(in)o Peggy George
Okupo
Okupo koreografo • dancistobaleta dancisto • baleta majstro • teatra reĝisoroverkisto
TTT
Retejo http://www.agnesdemilledances.com
vdr

Agnes George De Mille (aŭ de Mille, 18a de septembro 1905 - 7a de oktobro 1993) estis usona dancistino kaj koregrafo.

De Mille naskiĝis en Harlem ene de familio rilata kun profesiuloj de teatro. Lia patro William C. DeMille kaj lia onklo Cecil B. DeMille estis reĝisoroj en Holivudo. Ŝi estis ankaŭ nevino de la ekonomikisto Henry George. Dekomence ŝi volis esti aktorino, sed oni diris al ŝi, ke ŝi ne estas 'sufiĉe bela', pro kio ŝi dediĉis sin al la danco.

De Mille ekkunlaboris kun la American Ballet Theatre en 1939, sed ŝia unua grava verko, nome Rodeo (1942) estis surscenejigita fare de la Rusa Baleto de Montekarlo. Spite la fakton ke De Mille plue faris koregrafiojn ĝis preskaŭ la momento de sia morto - nome ŝia lasta baleto, The Informer, finkompletiĝis en 1992 - la plej parto de ŝiaj lastaj verkoj estis retiritaj el la repertorio de la baletoj. Krom Rodeo, aliaj du baletoj estis luditaj regule: Three Virgins and a Devil (1934), adaptaĵo de rakonto de Giovanni Boccaccio, kaj Fall River Legend (1948), bazita sur la vivo de Lizzie Borden.

Pro la sukceso de Rodeo, De Mille estis dungita por la koreografio de Oklahoma! (1943), kies koreografio, anstataŭ funkcii kiel intermezo aŭ distro, kiel kutimo en la dancopecoj de la teatraj aŭ muzikaj pecoj, temis pri ŝlosilaj aspektoj de la emociaj problemoj de la heroino de la verko. De Mille realigis la koreografion de pli ol dekduo da aliaj muzikaloj, inter kiuj ekstaras Bloomer Girl (1944), Carousel (1945), Brigadoon (1947), Gentlemen Prefer Blondes (1949), Paint Your Wagon (1951), Goldilocks (1957), kaj 110 in the Shade (1963).

La sukceso de De Mille en Broadway translokiĝis al kino en Oklahoma! (1955) kaj Carousel. Tamen, la versio de "Brigadoon" havis koreografion de Gene Kelly.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Mille, Agnes (1973). Speak to Me, Dance with Me. Little, Brown. ISBN 9780316180382.
  • De Mille, Agnes (1990). Portrait Gallery: Artists, Impresarios, Intimates. Boston: Houghton Mifflin Co. ISBN 978-0-395-52809-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]