Sári Bíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sári Bíró
Persona informo
Naskonomo Bíró Sára
Naskiĝo 24-an de marto 1907 (1907-03-24)
en Budapeŝto
Morto 2-an de septembro 1990 (1990-09-02) (83-jaraĝa)
en San-Francisko
Tombo Cypress Lawn Memorial Park
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Fodor Zeneiskola
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto • televida personaĵo
vdr

Sári Bíró [ŝAri bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró Sári estis hungardevena-usona pianisto, altlerneja instruisto.

Sári Bíró [1] naskiĝis la 24-an de marto 1907 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de septembro 1990 en San Francisco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sári Bíró aĝis 4, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi aĝis 13, kiam ŝi faris la unuan recitalon en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi lernis plu en konata muziklernejo. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1930. Ŝia ĉefinstruisto estis Arnold Székely. En la sekvaj jaroj ŝi faris koncertojn en Eŭropo. En 1939 ŝi migris al Usono, kie ŝi sukcese daŭris la recitalojn, eĉ en la plena Ameriko. Ekde 1950 ŝi koncertis ankaŭ en Okcidenta Germanio, baldaŭ en Eŭropo kaj Azio. En tiu periodo ŝi havis tempon por fari majstrokursojn en Indianao. Ŝi finis la koncertojn en 1980, poste ŝi instruis nur private.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]