William Forsythe (koregrafo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William Forsythe
William Forsythe 2012 (cropped).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de decembro 1949 (1949-12-30) (69-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jacksonville University • Lernejo Juilliard
Profesio koreografo, baleta majstro, dancisto, baleta dancisto
v  d  r
Information icon.svg

William Forsythe (30a de decembro, 1949, Novjorko) estas usona koregrafo, dancisto kaj direktoro de danco. Li studis en la Universitato de Jacksonville (Florido) kaj, poste, en la Joffrey Ballet kaj en la School of American Ballet. Inter 1983 kaj 2004 li estis direktoro de la Baleto de Frankfurto ĉe Majno, kaj en 2005 kreis sian propran kompanion, The Forsythe Company.

En 1973 li veturis al Eŭropo invitita de John Cranko, kaj instaliĝis en Frankfurto ĉe Majno, Germanio, kie li disvovligos la plej parton de sia kariero. En 1976 li realigis sian unuan verkon, nome "Urlicht", kun muziko de Gustav Mahler, al kiu sekvis "Love Songs", kiu markos la ĉefan tendencon de sia stilo, karakterizita pro violenta uzado de la klasika tekniko, kiu rezultos en verkoj kiel "Artifact" (1984).

En 1983 li estis nomumita direktoro de la Baleto de Frankfurto, kaj kreis propran klasikan stilon, kun manko de teatraj elementoj, donante al siaj verkoj malvarman aspekton senharmonian. Tio videblas en sia plej simbola verko, nome In the Middle, Somewhat Elevated (1987), kun klasikaj paŝoj sed neartiklitaj, kun movoj de dorso kaj brakoj distorditaj. Li ankaŭ rompas aliajn spektaklajn konvenciojn: en Artifact (1984), la publiko alvenas dum la dancistoj estas jam sur scenejo, kaj tiu ne certas ĉu oni provludas aŭ temas jam pri la ludo mem.