Herb Wallerstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herb Wallerstein
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1925 (1925-11-28)
en Broklino
Morto 27-an de septembro 1985 (1985-09-27) (59-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortokialo neakra traŭmato
Ŝtataneco Usono
Infanoj 2
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • televida produktoro
vdr

Herbert Wallerstein, konata per anglalingva karesnomo "Herb" (la 28-an de novembro 1925; la 27-an de septembro 1985) estis usona reĝisoro kaj produktoro. Li estis la plej aĝa frato de Rowe Wallerstein.

Lia kariero komencis kiel asistanto je The Adventures of Rin Tin Tin en 1954. Li iĝis reĝisoro de televidserio Circus Boy kaj reĝisoris epizodojn en la tria sezono de Star Trek kaj de I Dream of Jeannie . Li laboris ĉe multaj televidfilmoj en 1970-a jardeko.

De 1978 ĝis 1984 li laboris ĉe 20th Century Fox, de kiu li fariĝis vicprezidanto pri produktado de filmoj. Li kontrolis la produktadon de filmoj kiel Alien, 9 to 5 kaj The Verdict.