Meyer Dolinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meyer Dolinsky
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1923 (1923-10-13)
en Ĉikago
Morto 29-an de februaro 1984 (1984-02-29) (60-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo scenaristoaktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meyer Dolinsky (1923-1984), kiu ankaŭ uzis plumnomojn Mike Dolinsky, Michael Adams kaj Mike Adams, estis usona scenaristo kaj verkisto.

Li komencis sian karieron per Science Fiction Theatre (1955), post li scenarigis epizodojn por Bonanza (1959), World of Giants (1959) kaj Adventures in Paradise (1959) inter aliaj.

Dum la 1960-a jardeko li verkis scenarojn por televidserioj kiel Ben Casey (1961), Stoney Burke (1962), The Outer Limits (1963-64), Star Trek (1966), Mission: Impossible (1966), The Invaders (1967), Hawaii Five-O (1968) kaj Then Came Bronson (1969).

En la 1970-aj jaroj li verkis scenarojn por Storefront Lawyers (1970), Cannon (1971), The Manhunter (1972), Harry-O (1974), SST: Death Flight (1977), The Fifth Floor (1978) kaj Big Shamus, Little Shamus (1979).

En 1972 li publikigis libron Mind One (1972), ĉe Dell Books (ISBN 0-86007-079-4).