Lívia Rév

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lívia Rév
Persona informo
Naskonomo Rauchwerger Lili
Aliaj nomoj Rév Lívia
Naskiĝo 5-an de julio 1916 (1916-07-05)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 2018 (2018-03-28) (101-jaraĝa)
en La Celle-Saint-Cloud
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoMuzikakademio Franz LisztUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo pianisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.livia-rev.com/fr
vdr

Lívia Rév, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rév Lívia estis hungara klasika pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Rauchwerger Lili [raŭĥverger].

Lili Rauchwerger [1] naskiĝis la 5-an de julio 1916 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de marto 2018 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lívia Rév devenis el juda familio, ŝi estis mirinfano. Ŝi gajnis konkurson jam en aĝo 9, post 3 jaroj ŝi pianludis kun orkestro. Ŝi frue ricevis pianlecionojn de Margit Varró kaj Klára Máthé, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1938. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Arnold Székely. Ŝi plulernis en konservatorioj de Lejpcigo kaj Vieno. Tiam la instruistoj estis Robert Teichmüller, respektive Paul Weingarten. Dum la nazia erao ŝi havis pasporton de Raoul Wallenberg, tial ŝi evitis la holokaŭston. En 1946 ŝi rifuĝis al Parizo pro la komenciĝanta komunismo. Ŝi faris recitalojn, en 1949 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 filinojn. Ŝi instruis en Université Musicale Internationale de Paris. Ŝi revizitis Hungarion en la 1960-aj jaroj kaj ankaŭ koncertis. Ŝi ricevis hungaran premion en 2006, Honoran legion en 2009.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]