Stanley Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanley Adams
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1915 (1915-04-07)
en Nov-Jorko
Morto 27-an de aprilo 1977 (1977-04-27) (62-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristo • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanley Adams (1915 - 1977) estis usona aktoro kaj verkisto. Li aperis en multaj filmoj kaj televidserioj. Adams havis longan karieron kiel histriona aktoro, ofte ludante komikajn, pompozajn karakterojn.

Adams havis sian unuan filmrolon ludantan la drinkejiston en la filmversio de Death of a Salesman (1951), li havis aliajn malgravajn rolojn en The Gene Krupa Story, My Friend Flicka kaj High School Big Shot. Lia rolo en 1959 de Ĉikaga gangstero Nick Popolous en Mr. Lucky estas speciale bonkvalita. Kiel verkisto, li scenarigis por It's Always Jan (1956).

Li dum 1960-aj jaroj estas konata pro sia rolo kiel Cyrano Jones en epizodo "The Trouble with Tribbles" (1967) de Star Trek: The Original Series. Li ankaŭ kunverkis la epizodon "The Mark of Gideon" de Star Trek. Li estis voĉaktoro ĉe Star Trek: The Animated Series en epizodo "More Tribbles, More Troubles". Li ankaŭ rolis la reĝon Kaliwani en la lasta epizodo de Gilligan's Island. Li rolis ankaŭ en The Twilight Zone, Lost in Space, Batman, McHale's Navy kaj "The Addams Family" inter aliaj. En kino, li rolis en Lilies of the Field, Requiem for a Heavyweight kaj Breakfast at Tiffany's. Kiel verkisto, krom sia partopreno en epizodo de Star Trek, li scenarigis por la televidserio Mr. Ed dum tri jaroj, li verkis la scenaron de epizodo "Home from the Sea" de Bonanza, por Love, American Style, The Flying Nun kaj Daniel Boone inter aliaj.

En 1970 jaroj li rolis en The Dick Van Dyke Show, The Odd Couple kaj Gunsmoke. Li partoprenis kiel aktoro en Everything You Always Wanted to Know About Sex* (*But Were Afraid to Ask) de Woody Allen kaj scenarigis la filmon Home Grown.

Li sinmortigis en 1977 pro deprimo.