Konvencio de sciencofikcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tielnomataj konvencioj de sciencofikcio estas vere renkontiĝoj de fanoj de la arta temo scienca fikcio. Historie, sciencfikciaj konvencioj temigis ĉefe literaturon, sed la celo de multaj etendiĝas al aliaj artaj esprimoj kiel sciencfikciaj filmoj, sciencfikcio en televido, sciencfikciaj bildstrioj, ludoj ktp.

Tio estas fenomeno tipa de anglalingva kulturo kaj plejparto de tiuj "konvencioj" okazas en Usono, kvankam en multaj landoj ili ankaŭ estas oftaj. Unuaj konvencioj de sciencofikcio okazis en la dua parto de 1930-aj jaroj en oriento de Usono kaj post la Dua mondmilito okaziĝis ankaŭ en Eŭropo.

Dum tiuj "konvencioj" okazas prezentaĵoj, babiladoj kaj paroladoj, ofte oni invitas aktorojn, verkistojn aŭ personojn iel ligitaj al sciencfikcio por rekonti fanojn.