Mariette Hartley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariette Hartley
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1940 (1940-06-21) (83-jaraĝa)
en Weston
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Carnegie Mellon vd
Familio
Patro Paul Hembree Hartley vd
Patrino Mary Ickes Watson vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1962– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Loretta HARTLEY, kiu uzas artnomon Mariette Hartley (naskita la 21-an de junio 1940) estas usona aktorino.

Ŝi estas nepino de teoria psikologo John B. Watson. En 1990-a membiografio Breaking the Silence verkita kun Anne Commire, Hartley parolis pri siaj luktoj kontraŭ psikologiaj problemoj, indikante rekte la praktikan aplikon de Watson de liaj teorioj kiel la fonto de la misfunkciigo de la familio. Ŝi ankaŭ parolis publike pri sia sperto kun bipolara malordo kaj estis fondinto de la fondaĵon American Foundation for Suicide Prevention [Usona Fondaĵo por Prevento de Memmortigo]. Ŝia patro memmortigis.

Ŝi diplomiĝis ĉe Carnegie Mellon University (tiam Carnegie Institute of Technology).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian karieron 8-jaraĝa ĉe White Barn Theater en Westport, Connecticut. Ŝia unua apero estas kiel nelistigita ekstrulo en "From Hell to Texas" (1958).

En 1962 ŝi rolis en filmo Ride the High Country kaj ŝi aperis en epizodo de televidserio Gunsmoke. En 1963, ŝi ĉefrolis en Drums of Africa [Tamburoj de Afriko] kaj en epizodoj de Jack Lord, "The Travels of Jaimie McPheeters", The Twilight Zone kaj Stoney Burke. En 1964 Hartley havis rolis kiel Susan Clabon en filmo Marnie de Alfred Hitchcock kaj ankaŭ partoprenis televidserion The Virginian.

En la dua parto de 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ rolis en televidserioj kiel Death Valley Days, Daniel Boone, The Legend of Jesse James kaj Bonanza. En 1969, ŝi aperis en antaŭlasta epizodo de Star Trek, "All Our Yesterdays.

Dum sekvaj jardekoj ŝi laboris en filmoj kiel Barquero (1970) kaj The Magnificent Seven Ride (1972),The Return of Count Yorga (1971), Skyjacked (1972), Improper Channels (1981), O'Hara's Wife (1982), 1969 (1988), Encino Man (1992), kaj Novel Romance (2006).