Balázs Szokolay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Szokolay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Szokolay
Okupo
Okupo muzikistopianisto • muzikinstruisto
vdr

Balázs Szokolay [balAĵ sokolai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szokolay Balázs estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Sándor Szokolay.

Balázs Szokolay [1] naskiĝis la 2-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Szokolay frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo inter 1966-1970, lia pianinstruisto estis Erna Czövek. Poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, liaj instruistoj inkludis Miklósné Máthé, Pál Kadosa, Zoltán Kocsis, György Kurtág, kaj Ferenc Rados. Post lia diplomiĝo en 1983 li ricevis stipendiojn por du pliaj studoj en Munkeno kaj Moskvo. Li estis instruita de Amadeus Webersinke kaj Yvonne Lefébure. Jam ekde 1973 li ricevis premiojn en pluraj internaciaj piankonkursoj, inkluzive de Ústí nad Labem, Zwickau, Leeds, Bruselo, Montrealo, Terni kaj Budapeŝto. Lia internacia koncertkariero komenciĝis en 1983, kiam li anstataŭigis Nikita Magaloff en koncerto en Beogrado. Li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo en 1987. Li havis invitojn instrui eksterlande, ekzemple en Sud-Koreio, Usono kaj Aŭstrio. Krom la konkursopremioj li ricevis hungaran ŝtatan premion en 2001.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]