Pieter Aspe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Aspe
Persona informo
Naskonomo Pierre Anna Gaston Aspeslag
Naskiĝo 3-an de aprilo 1953 (1953-04-03)
en Bruĝo
Morto 1-an de majo 2021 (2021-05-01) (68-jaraĝa)
en AZ Sint-Jan
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Alia nomo Pieter Aspe vd
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo detektiva fikcio • detektiva literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pieter ASPE (naskiĝis la 3-an de aprilo 1953 en Bruĝo, mortis tie la 1-an de majo 2021[1]) estis la pseŭdonimo de Pierre Aspeslag, flandra verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aspeslag studis latinan lingvon kaj sciencojn ĉe la kolegio de Sankta Leo en Bruĝo.

Li havas du infanojn: Tessa (1972) kaj Mira (1974) kaj unu nepinon: Lisa. La kariero de Aspeslag ne sin limigis al la verkado: li interalie laboris kiel magazenisto, vendisto, ĉe la mara polico kaj kiel fotografisto. Li ankaŭ dum kelkaj jaroj estis la domgardisto de la baziliko de la Sankta Sango en Bruĝo.

Aspeslag sin plentempe okupis pri verkado ekde la jaro 1996.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Pieter Aspe verkis krimromanojn kiuj havas kiel ĉefrolulon adjunkt-policestron Pieter Van In kaj juran oficirinon Hannelore Martens, kiuj en la debuta rakonto de Aspe, Het vierkant van de wraak [La kvadrato de la venĝo], iĝas geamantoj. Ĉiuj rakontoj okazas en Bruĝo.

En la jaro 2001 Aspe ricevis la premion Hercule Poirot pro sia romano Zoenoffer [Kulpopaga ofero].

Entute de la libroj de Aspe jam vendiĝis pli ol 1 500 000 ekzempleroj (ĝis 2008). La flandra komerca televida stacio VTM komisiis ke oni de la unuaj dek krimaj romanoj de Aspe kreu televidan serion. Tiujn oni elsendis en la jaro 2004. La ĉefroluloj en tiu ĉi serio estis Herbert Flack (Pieter Van In), Francesca Vanthielen (Hannelore Martens) kaj Lucas van den Eynde (Guido Versavel). La unua serio estis tiom sukcesplena, ke VTM pretigis nau pliajn.

Krom krimromanoj, Pieter Aspe ankaŭ verkis du infanlibrojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Libro Jaro
Het Vierkant van de Wraak 1995
De Midasmoorden 1996
De Kinderen van Chronos 1997
Grof Wild (buiten de reeks) 1998
De Vierde Gestalte 1998
Het Dreyse Incident 1999
Dood Tij 2000
Blauw Bloed 2000
Zoenoffer (Hercule Poirot Prijs) 2001
Vagevuur 2001
De Vijfde Macht 2002
Onder Valse Vlag 2002
Pandora 2003
13 2003
Tango 2004
Onvoltooid Verleden 2004
Casino 2005
Ontmaskerd 2005

Referenco[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]