Gesualdo Bufalino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gesualdo Bufalino
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1920 (1920-11-15)
en Comiso
Morto 14-an de junio 1996 (1996-06-14) (75-jaraĝa)
en Vittoria
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj italafranca vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de PalermoUniversitato de Katanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukistoinstruisto vd
Verkado
Verkoj Diceria dell'untore vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gesualdo BUFALINO (Comiso, la 15-an de novembro 1920 - Vittoria, la 14-an de junio 1996) estis itala verkisto, poeto kaj instruisto.

Dum la plejparto de la vivo li estis nur instruisto, en 1981, en la aĝo de 61, li malkaŝis sin malfrue kiel verkisto per la romano Diceria dell'uncore, danke al la instigo de Leonardo Sciascia kaj Elvira Sellerio; la laboro gajnis al li la prestiĝan Premion Campiello en la sama jaro. Pro la romano Le menzogne della notte li gajnis la Premion Strega en 1988. Li famiĝis pro sia rafinita, riĉa kaj en iuj okazoj "antikva" stilo, same kiel pro sia lingva kapablo kaj vasta kulturo. Amiko de Leonardo Sciascia, li pasigis plejparton de sia vivo en Comiso, konservante emeritan kaj diskretan ekziston.