Hilde Domin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilde Domin
Persona informo
Hilde Domin
Naskonomo Hildegard Dina Löwenstein
Naskiĝo 27-an de julio 1909 (1909-07-27)
en Kolonjo
Morto 22-an de februaro 2006 (2006-02-22) (96-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Cologne-Innenstadt vd
Ŝtataneco GermanioDomingo vd
Alma mater Bonna universitato vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Memorigilo Hilde Domin
Familio
Gefratoj John A. Lorden vd
Edz(in)o Erwin Walter Palm vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • romanisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en KolonjoHeidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tabulo memora antaŭ la logxdomo kolonja, Riehler-strato 23

Hilde DOMIN (naskiĝinta la 27-an de junio 1909 en Kolonjo, mortinta 22-an de februaro 2006 en Heidelberg) pseŭdonimo de Hilde Palm (fraŭline: Löwenstein) estis germana lirikistino kaj verkistino. Ŝi estis inter la plej gravaj germanlingvaj poetoj de sia tempo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Domin estis la filino de la advokato juda Eugen Löwenstein. Inter 1929 kaj 1932 ŝi studis ĉe Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Kolonjo, Bonna universitato kaj Humboldt-Universitato en Berlino. Ŝi komence studis juron, kaj poste ŝanĝis je ekonomiko, sociosciencoj kaj filozofio. Inter ŝiaj instruistoj estis Karl Jaspers kaj Karl Mannheim.

Kiel rezulto de la ĉiam pli virulenta antisemitismo en Nazia Germanio, ŝi elmigris al Italio en 1932 kun sia amiko (kaj estonta edzo) Erwin Walter Palm kiu estis verkisto kaj studento de arkeologio. Ŝi ricevis doktorecon en politika scienco en Florenco en 1935 kaj laboris kiel lingvoinstruisto en Romo de 1935 ĝis 1939. Ŝi kaj Erwin Walter Palm estis geedzitaj en 1936. Kun la vizito de Hitler al Romo kaj la amara atmosfero de faŝisma Italio sub Mussolini la paro estis pelita denove elmigri.

En 1939 la paro iris al Britio kie ŝi laboris kiel lingvoinstruisto ĉe la Kolegio Sankta Aldyn. La timoj de Hilde de la nazia minaco ne malkreskis, kaj la paro provis furioze akiri vizon al iu amerika ŝtato. Neniu el la de ili preferataj landoj (Usono, Meksiko, Argentino kaj Brazilo) donis al ili vizon, dum kelkaj volis havi de ili troajn monsumojn kiujn ili simple ne havis. La nura lando bonveniganta ilin estis la Dominika Respubliko, kien ili elmigris en 1940.

En Sankta Domingo, kie ili vivis dum 14 jaroj, Hilde laboris kiel tradukisto kaj preleganto ĉe la ĉefurba altlernejo kaj kiel fotisto de arkitekturo. Ŝiaj fotoj zorgeme dokumentis la Ciudad Colonial (=malnova urbokerno) de Sankta Domingo ilustrante la pioniran libron de Palm pri la arto kaj arkitekturo de la plej maljuna amerika urbo fondita de eŭropanoj. Ilia laboro estis prenita fare de la dominika registaro en klopodado antaŭ Unesko havigi mondheredaĵan statuson. Ŝi ofte laboris kune kun aliaj eŭropaj ekziluloj, kiel ekzemple la aŭstra fotisto Kurt Schnitzer. En novembro 2006, al Hilde estis aljuĝita la meritmedalo de Duarte, Sanchez kaj Mella en rekono de ŝiaj klopodoj avancigi dominikan kulturon.

Metante flankenmetiten studojn de politikaj sciencoj kaj sociologio, Hilde komencis skribadi en Sankta Domingo en 1951, post la morto de sia patrino kaj akiris la pseŭdonimon Hilde Domin, en dankemo al la urbo kiu ofertis ŝirmadon. Multaj posttagmezoj estis pasigitaj fare de Hilde ĉe la hejmo de Francisco Prats Ramírez, diskutante literaturon kaj poezion inter intelektuloj en babilrondoj.

Kelkajn jarojn post la fino de Dua mondmilito, en 1954, ŝi kaj ŝia edzo (kies familio estis murdita fare de la nazioj) revenis al Germanio. Domin vivis kiel verkisto en Hajdelbergo de 1961 ĝis ŝia morto.

Kreiveco[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis proksima amiko de Nelly Sachs, kara lirika kolegino vivanta en Stokholmo, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1966. De 1960 ĝis 1967 ili havis korespondadon kiu estis preskaŭ fratineca en intenseco. Ŝi ankaŭ estis amiko de Hans-Georg Gadamer.

En 1968, ŝi prezentis Das zweite Paradies, unuan volumon de prozo kaj kritikan amrakonton traktantan la travivaĵon de ekzilo kaj hejmenveno.

Ŝiaj poemoj malofte estas metaforaj, tute nemizeraj kaj de simpla vortprovizo kiu en sia simpleco enhavas magion, sed la pli ofte elvokadon kaj apelaciadon; la poemoj estas facile alireblaj por larĝa gamo de legantoj, kaj ne enŝlositaj al specialistoj. Ŝia produktaĵo ankaŭ inkludis kelkajn pecojn en literaturteorio.

En intervjuo en 1986 ŝi estis demandita kiom multe da kuraĝo verkisto bezonus. "Verkisto bezonas tri specojn de kuraĝo: esti aŭtentika; nek mensogi nek misprezenti nek distordi; voki aĵojn sub korekta nomo. Krome, kredi je la honesteco de la aliaj."

Ŝia edzo mortis en 1988. La antologio de poezio Der Baum blüht trotzdem kiu estis publikigita en 1999, estas ŝia persona adiaŭo. En unu el ŝiaj malfruaj poemoj ŝi instigas nin neniam laciĝi sed sopiri je miraklojn kiel birdoj.

Ŝi daŭre laŭtlegis siajn poeziaĵojn ĝis 2006. Ŝi mortis kiel "nobelulino" de germanlingva versfarado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nur eine Rose als Stütze. Gedichte. Fischer, Frankfurt am Main 1959.
  • Rückkehr der Schiffe. Gedichte. Fischer, Frankfurt am Main 1962.
  • Spanien erzählt. Sechsundzwanzig Erzählungen, ausgewählt und eingeleitet von Hilde Domin. Fischer, Frankfurt am Main 1963.
  • Hier. Gedichte. Fischer, Frankfurt am Main 1964.
  • Doppelinterpretationen. Das zeitgenössische deutsche Gedicht zwischen Autor und Leser, hg. und eingeleitet von Hilde Domin, Athenäum, Frankfurt am Main/Bonn 1966.
  • Das zweite Paradies. Roman in Segmenten. Piper, München 1968.
  • Wozu Lyrik heute. Dichtung und Leser in der gesteuerten Gesellschaft. Piper, München 1968.
  • Ich will dich. Gedichte. Piper, München 1970, ISBN 3-492-01821-1.
  • Nachkrieg und Unfrieden. Gedichte als Index 1945–1970, hg. und mit einem Nachwort von Hilde Domin. Luchterhand, Neuwied/Berlin 1970.
  • Die andalusische Katze. Eremiten-Presse, Stierstadt 1971, ISBN 3-87365-027-4.
  • Von der Natur nicht vorgesehen. Autobiographisches. Piper, München 1974, ISBN 3-492-00390-7.
  • Aber die Hoffnung. Autobiographisches aus und über Deutschland. Piper, München 1982, ISBN 3-492-02795-4.
  • Gesammelte Gedichte. Fischer, Frankfurt am Main 1987, ISBN 3-10-015304-9.
  • Das Gedicht als Augenblick von Freiheit. Frankfurter Poetik-Vorlesungen 1987/1988. Piper, München 1988, ISBN 3-492-10991-8.
  • Gesammelte Essays. Heimat in der Sprache. Fischer, Frankfurt am Main 1993, ISBN 3-10-015315-4.
  • Der Baum blüht trotzdem. Gedichte. Fischer, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-10-015322-7.
  • Gesammelte autobiographische Schriften. Fast ein Lebenslauf. Piper, München 1992, ISBN 3-492-03565-5.
  • Wer es könnte. Gedichte und Aquarelle. Illustriert von Andreas Felger. Präsenz Kunst & Buch, Hünfelden 2000, ISBN 3-87630-514-4.
  • Sämtliche Gedichte. Hrsg. von Nikola Herweg und Melanie Reinhold. Fischer, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-10-015341-8.
  • Poesiealbum 309. Lyrikauswahl von Klaus Siblewski, Grafik Cy Twombly. MärkischerVerlag Wilhelmshorst 2013, ISBN 978-3-943708-09-7.
  • Hilde Domin: Die Liebe im Exil. Briefe an Erwin Walter Palm aus den Jahren 1931–1959. Herausgegeben von Jan Bürger und Frank Druffner unter Mitarbeit von Melanie Reinhold. Fischer Verlag, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-10-015342-5. .

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Braun: Exil und Engagement. Untersuchungen zur Lyrik und Poetik Hilde Domins. (= Literarhistorische Untersuchungen. 23). Lang, Frankfurt am Main u. a. 1994, ISBN 3-631-47065-7.
  • Irmgard Hammers: Hilde Domin: Dichtungstheoretische Reflexion und künstlerische Verwirklichung. Böhlau, Köln/ Weimar/ Wien 2017, ISBN 978-3-412-50775-6.
  • Nikola Herweg: „nur ein land / mein sprachland“. Heimat erschreiben bei Elisabeth Augustin, Hilde Domin und Anna Maria Jokl. Königshausen & Neumann, Würzburg 2011, ISBN 978-3-8260-4761-9.
  • Margret Karsch: Das Dennoch jedes Buchstabens. Hilde Domins Gedichte im Diskurs um Lyrik nach Auschwitz. Transcript, Bielefeld 2007, ISBN 978-3-89942-744-8.
  • Stephanie Lehr-Rosenberg: „Ich setzte den Fuß in die Luft und sie trug“. Umgang mit Fremde und Heimat in Gedichten Hilde Domins. Königshausen & Neumann, Würzburg 2003, ISBN 3-8260-2398-6.
  • Ilka Scheidgen: Hilde Domin, Dichterin des Dennoch. Biografie. 2. Auflage. 2006, ISBN 3-7806-3012-5.
  • Ilona Scheidle: „Nie aufgehört Heidelberg zu lieben“. Die Dichterin Hilde Domin (1909–2006). In: Dies.: Heidelbergerinnen, die Geschichte schrieben. Frauenporträts aus fünf Jahrhunderten. Diederichs, München 2006, ISBN 3-7205-2850-2, S. 159–173.
  • Dieter Sevin: Hilde Domin. Rückkehr aus dem Exil als Ursprung und Voraussetzung ihrer Poetologie. In: Helga Schreckenberger (Hrsg.): Ästhetiken des Exils. (= Amsterdamer Beiträge zur neueren Germanistik. 54). Rodopi, Amsterdam/ New York 2003, ISBN 90-420-0965-9, S. 353–364.
  • Marion Tauschwitz: „Dass ich sein kann, wie ich bin.“ Hilde Domin. Die Biografie. Palmyra, Heidelberg 2009, ISBN 978-3-930378-81-4.
    Überarbeitete und aktualisierte Fassung: Hilde Domin. „Dass ich sein kann, wie ich bin“. Biografie. VAT, Mainz 2011, ISBN 978-3-940884-09-1.
    Überarbeitete Neuauflage: Hilde Domin – Dass ich sein kann, wie ich bin. Biografie zu Klampen Verlag, Springe 2015, ISBN 978-3-86674-516-2.
  • Marion Tauschwitz (Hrsg.): Unerhört nah – Erinnerungen an Hilde Domin. Kurpfälzischer Verlag, Heidelberg 2009, ISBN 978-3-924566-33-3.
  • Marion Tauschwitz: Hilde Domin: „Das heikle Leben meiner Worte“. 20 Gedichte und die Geschichte ihrer Entstehung. VAT Verlag André Thiele, Mainz 2012, ISBN 978-3-940884-78-7.
    Neuauflage: Hilde Domins Gedichte und ihre Geschichte. zu Klampen Verlag, Springe 2016, ISBN 978-3-86674-523-0.
  • Vera Viehöver: Hilde Domin. (= Meteore. 1). Wehrhahn Verlag, Hannover 2010, ISBN 978-3-86525-176-3.
  • Bettina von Wangenheim, Ilseluise Metz: Vokabular der Erinnerungen zum Werk von Hilde Domin. Fischer, Frankfurt am Main 1998, ISBN 3-596-13479-X.
  • Jianguang Wu: Das lyrische Werk Hilde Domins im Kontext der deutschen Literatur nach 1945. (= Bochumer Schriften zur deutschen Literatur. 56). Lang, Frankfurt am Main u. a. 2000, ISBN 3-631-35802-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bürgermedaille "Für Verdienste um Heidelberg".. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-03.