József Maklári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Maklári
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de marto 1922(nun 1922-03-01)
en Hungario Vác (Hungara reĝlando)
Morto la 11-an de novembro 1999
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo József Maklári
Okupo
Okupo muzikinstruisto • korusestro • universitata instruisto
vdr

József Maklári [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maklári József estis hungara korusestro, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, fondinta membro de Societo Ferenc Liszt.

Memortabulo pri József Maklári

József Maklári [1] naskiĝis la 1-an de marto 1922 en Vác, li mortis la 11-an de novembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Maklári frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Bárdos, Zoltán Vásárhelyi, Alajos Werner, Artúr Harmat, Zoltán Gárdonyi kaj Bence Szabolcsi. Intertempe en 1942 li fondis koruson en Vác, kiun li gvidis ĝismorte. Inter 1949 kaj 1957 li estis kapelmajstro de alia koruso, inter 1957-1962 li instruis en muziklernejo, poste li havis statuson en instituto, inter 1967-1993 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, poste li pensiuliĝis. Li ricevis kelkajn premiojn, la lastan jam postmorte. Ankaŭ liaj korusoj ricevis premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Vác (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.