Jan Toorop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Toorop
Persona informo
Naskonomo Johannes Theodorus Toorop
Naskiĝo 20-an de decembro 1858 (1858-12-20)
en Purworejo
Morto 3-an de marto 1928 (1928-03-03) (69-jaraĝa)
en Hago
Tombo The Hague Roman Catholic Cemetery
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Teknika universitato Delft • Reĝa Akademio de Arto
Subskribo Jan Toorop
Familio
Infano Charley Toorop
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • poŝtmarkdesegnisto • dezajnisto • gravuristo per akvaforto • ceramikisto • ceramics designer • desegnisto
Verkoj Portreto de Annie Hall
De schelpenvisser
Broek in Waterland
The Sphinx
TTT
Retejo http://www.jantoorop.com
vdr

Johannes Theodorus (Jan) Toorop (naskiĝis la 20-an de decembro 1858 en Purworejo (Nederlanda Hindio), mortis la 3-a de marto 1928 en Hago) estis unu el la plej gravaj nederlandaj pentristoj inter 1880 kaj 1910. Komence li pentris impresionisme, poste punktisme kaj laste simbolisme.

Krome Toorop estis aktiva kiel portretdesegnisto kaj faris li ceramikaĵojn, reklamaĵojn kaj librajn kovrilojn. Nederlanda secesia artstilo estas asociita kun Toorop. Dum sia lasta jardeko Toorop estis fundamente inspirita per sia katolika kredo.

Pri Toorop en tiuj jaroj de novaj kredoj, nederlanda esperantisto Wouter Lutkie verkis la libron Van Toorop naar Mussolini. Same kiel multaj katolikoj en la 1920-aj jaroj (kiam la itala faŝismo ne jam violentiĝis per posta naziisma influo) ambaŭ Lutkie kaj Toorop fariĝis musoliniistoj.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kagie, Rudie (2015-06-12). “Toorop en Mussolini, die twee namen in één adem”, [nrc.nl nrc.nl] (nl). Alirita 2019-04-05..