András Pernye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Pernye
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1928 (1928-11-19)
en Újpest
Morto 4-an de aprilo 1980 (1980-04-04) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo András Pernye
Okupo
Okupo muzikhistoriisto • muzikkritikisto
vdr

András Pernye [andrAŝ pernje], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pernye András estis hungara muzikhistoriisto, kritiksto, altlerneja instruisto.

András Pernye [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1928 en Újpest, li mortis la 4-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Pernye aĝis 16, kiam li malsaniĝis pro poliomjelito, baldaŭ li uzis rulseĝon. Li studis en muziklernejo, poste ekde 1952 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Bartha, Bence Szabolcsi, Lajos Bárdos, Zoltán Gárdonyi kaj József Ujfalussy. Jam dum la studentaj jaroj kaj poste li estis kritikisto en ĵurnalo inter 1954-1979. Post siaj studoj li estis lektoro en muzika eldonejo (1960-1963), poste li instruis 2 jarojn en muziklernejo, pli poste en la Muzikarta Altlernejo ĝismorte. Li estis hungara pioniro de ĵazoscienco, inter 1959 kaj 1974 li redaktis ĵazhistorian serion en Hungara Radio. Li ricevis premion en 1975. Li mortigis sin pro la nekuracebla malsano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Puccini (1959, 1988; disertaĵo, poste libro)
  • A német zene története 1750-ig (Historio de la germana muziko ĝis 1750; 1964)
  • A jazz (1964, 1966, 2007)
  • Alban Berg (1967)
  • Hét tanulmány a zenéről (Sep studoj pri la muziko; 1973)
  • Budapest hangversenytermeiben. Válogatott zenekritikák, 1959-1975 (elektitaj kritikoj, 2012)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • fondaĵo (1995)
  • memortabulo (2009)
  • premio fondita en 2009

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]