Péter Pongrácz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Pongrácz
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de junio 1936(nun 1936-06-16)
en Hungario Győr (Hungara reĝlando)
Morto la 25-an de majo 2010
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo hobojisto • universitata instruisto
vdr

Péter Pongrácz [pongrAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pongrácz Péter estis hungara hobojisto, altlerneja instruisto.

Péter Pongrácz [1] naskiĝis la 16-an de junio 1936 en Győr, li mortis la 25-an de majo 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Pongrácz frekventis benediktanan gimnazion (1950-1954) en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1960. Lia ĉefinstruisto estis Nándor Schwáb [ŝvAb]. Jam dum la studentaj jaroj en 1956 li estis ano de orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭ li estis ĉefhobojisto de la orkestro. Li fondis ankaŭ blovistan kvinopon, sed li ofte muzikadis en aliaj simfoniaj hungaraj orkestroj. Inter 1967 kaj 2001 li estis katedrestro en la Muzikarta Altlernejo, ekde 1981 ankaŭ vicrektoro. Li ricevis 6 ŝtatajn premiojn inter 1967-2002. Li emeritiĝis en 2006.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.