Dezső Rados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Rados
Persona informo
Naskonomo Gold Dezső
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1891(nun 1891-04-12)
en Hungario Győr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 17-an de septembro 1974
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Ferenc Rados
Okupo
Okupo muzikinstruisto • universitata instruisto • violonisto
vdr

Dezső Rados [deĵO radoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rados Dezső estis hungara violonisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia filo estis Ferenc Rados.

Dezső Rados [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1891 en Győr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 17-an de septembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Rados jam dum la gimnaziaj jaroj instruis private violonadon. Li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1913. Liaj plej gravaj violoninstruistoj estis Jenő Hubay kaj Gyula Mambriny. Post siaj studoj li instruis en muziklernejoj de Szabadka (1913-1918), Szombathely, Budapeŝto (1920–1942). Inter 1943-1945 li estis lernejestro, kie la lernantoj estis precipe judoj, poste en alia prestiĝa muziklernejo. Inter 1947 kaj 1959 li instruis en Muzikarta Altlernejo, poste li pensiuliĝis. Ekde la lernojaro de 1966 li instruis ankaŭ en studio, kiu estis pedagogia filio de la altlernejo. Li evoluis lecionojn de József Bloch.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Baja (1916)
  • Szabadka (1917)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • violonkonkurso nomata pri Dezső Rados

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.