Katica Illényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katica Illényi
Katica Illényi en 2010
Katica Illényi en 2010
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1968 (1968-02-17) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistokantistodancistoaktoro
TTT
Retejo http://www.katicaillenyi.com/
vdr

Katica Illényi [ilEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illényi Katica estas hungara violonisto, tereministo, kantisto, aktoro, membro de Hungara Arta Akademio.

Katica Illényi tereminadas

Katica Illényi [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katica Illényi aĝis 4, kiam ŝi komencis lerni violonadon hejme. Ŝi frekventis muziklernejon (nuntempe konservatorio) en sia naskiĝurbo inter 1982 - 1986, sed ankaŭ samtempe ŝi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en ties talenta klaso. Interrompe en 1984 kaj 1985 ŝi lernis en altlernejo en Okcidenta Germanio kun speciala permeso. En 1991 ŝi akiris diplomon en la Altlernejo Ferenc Liszt, sed dum la studentaj jaroj ŝi estis ano en orkestroj de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Teatro Erkel. Ŝia ĉefinstruisto estis Dénes_Kovács (violonisto). Post la diplomo ŝi lernis dancon kaj kantadon, iom poste ĵazon, en 1994 aktoradon en studio de Operetoteatro (Budapeŝto), fine en 2013 tereminadon. De 1996 ĝis 2002 ŝi estis kantisto kaj violonisto de klezmera orkestro, poste ŝi koncertis sola. Ekde tiam ŝi prezentis miksaĵojn de klasika muziko ĝis ĵazo (Niccolò Paganini, Antonín Dvořák, George Gershwin, Michel Legrand, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Liszt, Leó Weiner). Ŝi estas bonfaristo, ŝi helpas al Ruĝa Kruco kaj similaj instancoj. Ŝi estis vegetarano dum 20 jaroj. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 2002-2015.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]