Kate Woodville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Woodville
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1938 (1938-12-04)
en Londono
Morto 5-an de junio 2013 (2013-06-05) (74-jaraĝa)
en Portlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Edward Albert • Patrick Macnee vd
Infanoj Thais Albert vd
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katherine WOODVILLECatherine Woodville (1938-2013) estis brita aktorino, ankaŭ konata per anglalingva karesnomo Kate Woodville. Ŝi estis edzino de Patrick Macnee, Jerrold Freedman kaj Edward Albert.

Woodville komencis sian karieron per televidaĵo Inside Story en 1960. Ŝi daŭrigis ĝin per britaj televidserioj kiel The Avengers. En kino, ŝi ekis per The Wild and the Willing en 1962 kaj partoprenis ankaŭ kinfilmojn The Informers kaj The Brigand of Kandaha.

En 1967 ŝi loĝiĝis en Usono. Tie Katherine debutis per televidserio Mission: Impossible en 1968. Ŝi ankaŭ aperis en Star Trek, inter aliaj.

Dum 1970-aj jaroj ŝi aktoris en televidaĵoj It Takes a Thief, The Virginian, Mannix, Kung Fu, Kolchak: The Night Stalker, The Rockford Files, Little House on the Prairie, Wonder Woman, Salvage 1 kaj Eight Is Enough krom en kinfilmoj Black Gunn, Extreme Close-Up kaj Posse.

Ŝi retiriĝis de aktorado en 1979.