Angelique Pettyjohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelique Pettyjohn
Persona informo
Naskonomo Dorothy Lee Perrins
Naskiĝo 11-an de marto 1943 (1943-03-11)
en Los-Anĝeleso
Morto 14-an de februaro 1992 (1992-02-14) (48-jaraĝa)
en Lasvegaso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per uterkola kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Alia nomo Heaven St. John • Angel St. John vd
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Angelique PETTYJOHN estis artnomo de Dorothy Lee Perrins (1943 – 1992) usona aktorino kaj burleska dancistino. Ŝi estis ofte listigita nur kiel Angelique.

Ŝi komencis sian karieron kiel ekstrulino en kinfilmo Sabaleros (1959) , ŝi aperis ankaŭ en The Phantom Planet en 1961. Angelique debutis en televido per The Green Hornet en 1967.

En la fino de 1960-aj jaroj ŝi laboris en televidserioj Batman, The Girl from U.N.C.L.E., Get Smart, Star Trek, Love, American Style, inter aliaj krom en kinfilmoj kiel Hotel, The Cool Ones, A Guide for the Married Man, Rough Night in Jericho, Clambake, The Odd Couple, Where Were You When the Lights Went Out?, Mad Doctor of Blood Island kaj Heaven with a Gun.

Dum la 1970-aj jaroj ŝi laboris kiel burleska prezentiĝistino en Las Vegas. ŝi aperis en la Burlesque Show de Barry Ashton ĉe la kasino Silver Slipper Gambling Hall and Saloon. Ŝi poste estis elstara kantisto en la programo Vive Paris Vive ĉe la hotelo Aladdin. Ŝi ankaŭ prezentiĝis en la Hotelo kaj Kazino Maxim, kaj en 1978 formis teamon kun Bob Mitchell kaj Miss Nude Universe en "True Olde Tyme Burlesque" ĉe la Klubo Joker.

En tiu jardeko, Angelike daŭre aktoris en kino per Tell Me That You Love Me, Junie Moon, Going in Style, Stalag 69, ktp.

Ŝi estis fotita fare de Robert Scott Hooper por la Playboy de 1979 "The Girls of Las Vegas".

Angelique laboris dum 1980-aj jaroj en kinaĵoj kiel Repo Man, The Lost Empire, Body Talk kaj Biohazard. Ŝia lasta laboro estis en The Wizard of Speed and Time (1988).