Little House on the Prairie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Little House on the Prairie
televida serio
Originala titolo Little House on the Prairie
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio, televida serio pri historio, televida serio bazita sur romano, western television program
Reĝisoro Victor French, Michael Landon, Leo Penn
Aktoroj Michael LandonMelissa Gilbert • Karen Grassle • Melissa Sue Anderson • Lindsay and Sidney Greenbush • Matthew Labyorteaux • Richard Bull • Katherine MacGregor • Alison Arngrim • Jonathan Gilbert • Kevin Hagen • Dabbs Greer • Victor French • Merlin Olsen • Dean Butler • Linwood Boomer • Mia Bendixsen
Muziko de David Rose
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 184
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 11 sep. 1974 – 21 mar. 1983
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Little House on the Prairie (Dometo sur prerio, konata ankaŭ kiel Little House: A New Beginning en sia fina sezono) estas usona vakera drama televidserio, en kiu stelulis Michael Landon, Melissa Gilbert, Karen Grassle, kaj Melissa Sue Anderson, pri familio kiu vivas en farmo en Walnut Grove, Minesoto, en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj. La serio estas adaptaĵo de la serio de furorlibroj de Laura Ingalls Wilder samnome Little House on the Prairie. Televida produktoro kaj estro de NBC nome Ed Friendly ekkonis la historion komence de la 1970-aj jaroj. Li petis Michael Landon reĝisori la provan filmon. Landon akceptis kondiĉe, ke li ankaŭ ludos rolon de Charles Ingalls, nome la familipatro.

Melissa Gilbert kiel Laura Ingalls, ĉirkaŭ 1975.

La regula serio estis anstataŭita de duhora prova filmo, kiu estis unuafoje elsendita la 30an de marto, 1974. La serio premieris en la reto de NBC la 11an de septembro, 1974, kaj estis elsendita ĝis la 10an de majo, 1982. Dum la sezono de 1982–83, post la foriro de Landon kaj Grassle, la serio estis elsendita sub la nova titolo Little House: A New Beginning (dometo: nova komenco).