Imre Waldbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Waldbauer
Imre Waldbauer
Imre Waldbauer
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1892 (1892-03-03)
en Budapeŝto
Morto 4-an de decembro 1952 (1952-12-04) (60-jaraĝa)
en Iowa City
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto
vdr

Imre Waldbauer [valdbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Waldbauer Imre estis hungara violonisto, orkestrestro, altlerneja instruisto.

Imre Waldbauer (staranta la dua maldekstre) en 1910

Imre Waldbauer [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1892 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de decembro 1953 en Iowa City (Iovao) (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Waldbauer ricevis la unuajn violonlecionojn hejme. Li aĝis 13, kiam li gvidis jam violonkvarteton. Li studis en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, lia violonmajstro estis Jenő Hubay. En 1909 li establis mondfaman violonkvarteton kune kun Jenő Kerpely. Ilia repertuaro estis ekzemple verkoj de Zoltán Kodály, Béla Bartók, László Lajtha, Leó Weiner, Paul Hindemith, Arnold Schönberg. Ili koncertis en Eŭropo ĝis 1945. Pli frue en 1913 Waldbauer ankaŭ instruis en muziklernejo en Budapeŝto, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. En la lernojaro 1918 li instruis jam en la Muzikakademio, poste denove inter 1927 kaj 1946. Li translokiĝis al Iowa City, kie li instruis en la loka universitato ĝis sia morto.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]