Quicksilver Messenger Service

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quicksilver Messenger Service
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Quicksilver Messenger Service (foje mallongigita kiel simple Quicksilver) estas usona psikedela rokmuzikgrupo formita en 1965 en San-Francisko. La bando atingis grandan popularecon en la areo de la Golfeto de San-Francisko kaj pro ĝiaj registradoj. Ili estis parto de la nova ondo de album-orientitaj grupoj, atingante renomon kaj popularecon malgraŭ preskaŭ kompleta manko de sukceso kun la unuopaĵoj (krom "Fresh Air", kiu atingis numeron 49 en 1970). Kvankam ne tiel komerce sukcesa kiel samtempuloj Jefferson Airplane kaj la Grateful Dead, Quicksilver estis integra parto de la komencoj de ilia ĝenro. Kun iliaj ĵazaj kaj klasikaj influoj kaj forta popola fono, la grupo provis krei individuan, novigan sonon. Muzika historiisto Colin Larkin skribis: "El ĉiuj muzikbandoj, kiuj eliris el la areo de San-Francisko dum la malfruaj 1960-aj jaroj, Quicksilver tipigis plej multajn stilojn, sintenon kaj sonon de tiu epoko."