István Anhalt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Anhalt
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1919 (1919-04-12)
en Budapeŝto
Morto 24-an de februaro 2012 (2012-02-24) (92-jaraĝa)
en Kingston
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Muzikakademio Franz LisztKonservatorio de Parizo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

István Anhalt [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Anhalt István estis hungardevena kanadana komponisto, altlerneja instruisto.

István Anhalt [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1919 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de februaro 2012 en Kingston (Ontario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Anhalt devenis el juda familio. Li komencis ricevi pianlecionojn en la aĝo de ses jaroj. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1937. Li studis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (lia instruisto estis Zoltán Kodály), li akiris diplomon en 1941. En la venonta jaro li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Tiutempe li estis trudlaboristo pro la kontraŭjudaj leĝoj, sed li eskapis kaj kaŝiĝis. Inter 1946 - 1949 li plulernis en konservatorio de Parizo. Liaj majstroj estis Nadia Boulanger, en:Louis Fourestier kaj en:Soulima Stravinsky. Post lernado li migris al Montrealo en 1949, kie li edziĝis post 3 jaroj. Baldaŭ 2 filinoj naskiĝis. Anhalt instruis en Universitato McGill 2 jardekojn, poste en Kingston inter 1971 kaj 1984. Li ankaŭ komponadis konstante en la instrua periodo kaj poste dum la emeritaj vivoj.

Elektitaj fakliteraturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "The making of Cento" (1970)
  • "La musique électronique," "L'histoire de Cento," (1971)
  • "Alternative Voices: Eseoj pri Contemporary Vocal kaj Choral Composition" (1984)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • La Tourangelle 1975
  • Winthrop 1986
  • Traces (Tikkun) 1996
  • Millennial Mall 1999

Ĉambromuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Trio 1953
  • Sonata, violin and piano 1954
  • Doors ... Shadows (Glenn Gould In Memory) 1992

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]