Greg Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greg Morris
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1933 (1933-09-27)
en Klevlando
Morto 27-an de aŭgusto 1996 (1996-08-27) (62-jaraĝa)
en Las Vegas Valley
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Iovao vd
Familio
Infanoj Iona MorrisPhil Morris vd
Profesio
Okupo televida aktoro vd
Aktiva dum 1963– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francis Gregory Alan MORRIS konata per anglalingva karesnomo Greg (1933 – 1996) estis usona aktoro. Li estis filo de ĵazomuzikisto Francis Williams kaj patro de la aktoroj Iona kaj Phil Morris.

Li militservis ĉe usona armeo dum la Korea milito kaj diplomiĝis ĉe University of Iowa.

Morris komencis sian karieron per radio ankoraŭ kiel studento. En televido li debutis per Car 54, Where Are You? en 1963 kaj en kino per The New Interns en la sekva jaro.

En 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li aktoris en televidaĵoj Dr. Kildare, The Twilight Zone, The Alfred Hitchcock Hour, The Lieutenant, The Fugitive, Peyton Place, I Spy, The Doomsday Flight, Love, American Style, Killer by Night, Mission: Impossible, The Six Million Dollar Man, Wonder Woman, Quincy M.E., ktp. krom en kinfilmoj The Lively Set kaj The Sword of Ali Baba.

Morris dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj aperis en televido per T.J. Hooker, The Jesse Owens Story, Murder, She Wrote, inter aliaj. Lia lasta laboro estis en Le peloton d'exécution (1991).