Mickey Rooney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mickey Rooney
Persona informo
Mickey Rooney
Naskonomo Ninian Joseph Yule, Jr.
Naskiĝo 23-an de septembro 1920 (1920-09-23)
en Broklino
Morto 6-an de aprilo 2014 (2014-04-06) (93-jaraĝa)
en Studiurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BroklinoWestlake Village vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fairfax High School • Hollywood High School • profesia lernejo Hollywood • Morningside High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Joe Yule vd
Patrino Nellie W. Carter vd
Edz(in)o Ava Gardner • Betty Jane Rase • Martha Vickers • Elaine Devry • Carolyn Mitchell • Marge Lane • Carolyn Hockett • Jan Rooney vd
Infanoj Michael Rooney • Tim Rooney • Mickey Rooney Jr. • Kyle Rooney • Kimmy Rooney • Kerry Rooney • Jimmy Rooney • Jonelle Rooney • Teddy Rooney vd
Profesio
Okupo kantisto • romanisto • dublaktoro • verkistokomikistomilitistofilmreĝisoro • radio-prezentisto • televida produktoro • filmproduktoro • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro • voĉaktoro • scenaristo vd
Laborkampo aktorado • filmokinfarado • comic vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1922–2014 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mickey ROONEY (denaske Joseph Yule Jr.; 23a de septembro, 1920 – 6a de aprilo, 2014) estis usona aktoro, ludanto de vodevilo, komedio, produktoro kaj gravulo per radio. En kariero kiu daŭris naŭ jardekojn kaj kontinua ĝis tuj antaŭ lia morto, li aperis en pli ol 300 filmoj kaj estis unu el la lastaj survivantaj steluloj el la epoko de la muta filmo.[1]

En la pinto de sia kariero kiu estis markita de subitaj faloj kaj fortaj revenoj, Rooney plenumis la rolon de Andy Hardy en serio de 15 filmoj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kiuj reprezentis la valorojn de la usona familio. Plurtalenta ludanto, li iĝis fama karaktera aktoro poste en sia kariero. Laurence Olivier iam diris, ke li konsideris Rooney "la plej bonkvalita kiu iam estis".[2] Clarence Brown, kiu reĝisoris lin en du el siaj plej fruaj dramaj roloj, National Velvet kaj The Human Comedy, diris, ke li estas "la plej proksima al genio kun kiu li iam laboris".[3]

Rooney unue ludis en vodevilo kiel infano kaj faris sian kindebuton 6-jaraĝa. 14-jaraĝa li ludis la rolon de Puck en la teatraĵo Somermeznokta sonĝo kaj en la kinadapto de 1935 A Midsummer Night's Dream. La kinkritikisto David Thomson laŭdis lian ludon kiel "unu el la plej impresaj kinpecoj de magio". En 1938, li kunstelulis en Boys Town. 19-jaraĝa li estis la unua junulo kiu estis nomumita por Oskar-premio pro sia ĉefa rolo en Babes in Arms, kaj li ricevis specialan Junulan Oskar-premion en 1939.[4] Je la pinto de sia kariero inter la aĝoj de 15 kaj 25, li faris 43 filmojn, kio faris lin unu el plej sukcesaj aktoroj de Metro-Goldwyn-Mayer kaj favorita de la MGM studiestro Louis B. Mayer.

Rooney estis la enspeziga altiraĵo el 1939 al 1941[5] kaj unu el la plej bone pagitaj aktoroj de tiu epoko,[2] sed lia kariero neniam denove tiom plialtiĝis. Rekrutita en la Usona Armeo dum la Dua Mondmilito, li servis preskaŭ du jarojn distrante ĉirkaŭ du milionojn da trupoj sceneje kaj per radio kaj li ricevis Bronzan stelon pro sia plenumo en batalzonoj. Reveninte el la milito en 1945, li estis tro aĝa por junulaj roloj, sed ankaŭ tro malalta por roloj de plenkreskuloj, kaj ne kapablis akiri stelulajn rolojn. Tamen, la populareco de Rooney plinoviĝis per helpaj roloj en filmoj kiel Breakfast at Tiffany's (1961), Requiem for a Heavyweight (1962), It's a Mad, Mad, Mad, Mad World (1963), kaj The Black Stallion (1979). En la komencaj 1980-aj jaroj, li revenis al Broadvejo en la muzikalo Sugar Babies kaj denove iĝis fama stelulo. Rooney faris centojn da aperoj en TV, inklude dramojn, variet-programojn, kaj babil-programojn, kaj ricevis Emmy-premion en 1982 plus Oran Globon pro sia rolo en Bill (1981).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mickey Rooney, an enduring star", Boston Globe, 7a de aprilo, 2014
  2. 2,0 2,1 Gary Baum kaj Scott Feinberg (21a de oktobro, 2015). "Tears and Terror: The Disturbing Final Years of Mickey Rooney". The Hollywood Reporter. (Prometheus Global Media). Alirita la 6an de majo, 2019.
  3. "Iconic Actor Mickey Rooney Dies At 93", CBS News, 7a de aprilo, 2014.
  4. Los Angeles Times (7a de aprilo, 2014) Mickey Rooney: A long and remarkable career in film, TV. latimes.com. Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 16a de novembro, 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 2019-05-06.
  5. Sales, Nancy Jo (7a de aprilo, 2014). "Mickey Rooney Blew Through Wives and Fortunes, but God, What a Talent!". Vanity Fair. Alirita la 6an de majo, 2019.