Thomas Hirschhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Hirschhorn
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1957 (1957-05-16) (66-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germanafranca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Kunstgewerbeschule Zürich
Okupo
Okupo artistoskulptisto
TTT
Retejo http://www.thomashirschhorn.com/
vdr
Thomas Hirschhorn kaj Parzival' dum Esperanto-leciono ĉe la Ronda Tablo de la Mondregistaro en Migros-restoracio Bielo la 9an de majo 2019

Thomas HIRSCHHORN (naskiĝis la 16-an de majo 1957 en Berno, esperantigita nomo Tomaso Hirŝhorno) estas svisa instalaĵartisto. Thomas Hirschhorn laboras ek de 1984 en Parizo.[1]

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Thomas Hirschhorn vivas kaj laboras ek de 1984 en Parizo, Francio. Sian infanecon kaj junecon li pasis en Davos. Li vizitis en Zuriko la Zurikan Universitaton de Artoj kaj ek de la mezo de la 1990-aj jaroj estis internacie rekonita pro siaj artinstalaĵoj. Laŭ sia propra eldiro Hirschhorn komprenas sin kiel artisto, kiu "politikigas arton".

Pli gravan internacian atenton li akiris pro la instalaĵo "Swiss-Swiss Democracy" (Svis-Svisa Demokratio) en la Svisa Kulturcentro Parizo en 2004. Laŭ mediaj raportoj tiu instalaĵo estis skandalo, ĉar ĝi damaĝis al la ekstera prezentado de la lando. Post ondo de protestoj en la Nacia Konsilio estis kiel puno reduktita de la monrimedoj de la kulturfondumo Pro Helvetia sumo en la alteco de la kontribuo de la fondumo al tiu ekspozicio. Ĉefa kritikpunkto estis la kungluadon de turmentbildoj el Irako kun la blazonoj de la svisaj kantonoj.

Alia grava formo, kiun Hirschhorn starigas en diversaj urboj en publikaj lokoj estas strataltaro. Ĝis nun li dediĉis siajn altarojn al kvar verkistoj kaj artistoj: Piet Mondrian, Otto Freundlich, Raymond Carver kaj Ingeborg Bachmann. En oktobro 2006 li instalis por la ekspoziciaĵo "U2 Alexanderplatz" de la Nova Societo por Formanta Arto" (Neue Gesellschaft für bildende Kunst) en la metroa stacio de Berlino Alexanderplatz la "Ingeborg-Bachmann-Altaron". Crystal of Ressitance (Rezistokristalo) estis la titolo de la instalaĵo de Thomas Hirschhorn en la svisa pavilono de la 54a Venecia Bienalo. Per tiu-ĉi laboro Hirschhorn laŭ propraj indikoj volis fari tri demandojn al sia laboro: "Unue: Ĉu mia laboro povas krei novan terminon de arto? Due: Ĉu mia arto povas konstrui kritikan korpon? Trie: Ĉu mia arto povas impliki ne-ekskluzivan publikon?" En somero 2013 en Novjorko funkciis dum dek semajnoj lia pavilono de la Gramsci-monumento en la Bronkso.[2]

En somero 2019 Thomas Hirschhorn istaloas sur la stacidoma placo de Bielo gigantan enireblan skulptaĵon memore ano la svisa verkisto Robert Walser. En la skulptaĵo de la 15a de junio 2019 ĝis la 8a de septembro 2019 ĉiu-tage okazas artprezentaĵoj, promenoj kaj diversaj kontriburoj de gebielanoj. Parton de la skulptaĵo formas Esperanto-paviliono de Parzival', kie ĉiu-tage okazos publikaj Esperanto-kursoj.[3]

Thomas Hirschorn kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2015 Thomas Hirschhorn konatiĝis kaj amikiĝis kun la svisa artisto Parzival' el Bielo kaj invitis Parzival' kadre de sia ekspozicio por la Robert-Walser-jaro sur la stacidoma placo en Bielo starigi en la centro de la skulptaĵo Esperanto-pavilionon en somero 2019. Ek de 2017 Thomas Hirschhorn regule vizitadas la rondan tablon de Parzival' en Bielo por lerni tie Esperanton.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Hirschhorn, Marcus Steinweg: MAPS. Merve, Berlino 2008, ISBN 978-3-88396-253-5 (germane)/ ISBN 978-3-88396-254-2 (angle)
  2. Varmhundoj ĉe la Gramsci-drinkejo – La artisto Thomas Hirschhorn starigis en Novjorko kulturpavilonon, Germana Radio Kulturo (Deutschlandradio Kultur) de la 9a de julio 2013, konsultita 12an de majo 2019
  3. Retejo pri la Robert-Walser-Skulptaĵo en Bielo 2019
  4. Thomas Hirschhorn vizitas Esperanto-lecionon de Parzival´ filmo de Nelida Weidmann en la jutuba kanalo SvisRaporto