Henry Morgan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Morgan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1631 (1631-01-24)
en Llanrumney, Monmouthshire,  Reĝlando Anglio
Morto 25-an de aŭgusto 1688 (1688-08-25) (57-jaraĝa)
en Port Maria La luz,  Kolonio de Jamajko
Mortokialo katarocirozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando AnglioKimrio
Okupo
Okupo Filibustropirato • sklavokomercisto • korsaropolitikisto
vdr

Sir Henry MORGAN (kimre: Harri Morgan, ĉ. 1635 - 25-an de aŭgusto 1688) estis kimra korsaro, terposedanto, sklavposedanto kaj, poste, vicreganto de Jamajko. Ekde sia bazo en Port Royal, Jamajko, li trudeniris koloniojn kaj ekspediciojn al la hispanaj teritorioj de Ameriko, riĉiĝante kiam li faris tion. Per la rabo-mono de la atakoj li aĉetis tri grandajn sukerkan-plantejojn sur la insulo.

Multe de la frua vivo de Morgan estas nekonata. Li naskiĝis en suda Kimrio, sed oni ne scias, kiel li iris al Karibio, aŭ kiel li komencis sian karieron kiel korsaro. Li verŝajne estis membro de grupo de rabistoj gvidita de Sir Christopher Myngs en la komencaj 1660-aj jaroj. Morgan iĝis proksima amiko de Sir Thomas Modyford, la Guberniestro de Jamajko. Kiam diplomatiaj rilatoj inter la la reĝlandoj Anglio kaj Hispanio plimalboniĝis en 1667, Modyford donis al Morgan letereton, permesilon por ataki kaj kapti hispanajn ŝipojn. Morgan poste faris sukcesajn kaj tre profitajn atakojn kontraŭ Princa Haveno (nun Camagüey en moderna Kubo) kaj Porto Bello (en nuna Panamo). En 1668 li ŝipis al Marakajbo kaj Ĝibraltaro, ambaŭ ĉe la lago Marakajbo en nuntempa Venezuelo. Li trudeniris ambaŭ grandurbojn kaj forrabis la riĉaĵojn antaŭ detruado de granda hispana eskadrono kiam li eskapis.

En 1671 Morgan atakis Panamurbon, alteriĝante sur la kariban marbordon kaj trairante la istmon antaŭ ol li atakis la urbon, kiu estis sur la Pacifika marbordo. La batalo estis malvenko por la hispanoj, kvankam la korsaroj profitis malpli ol en aliaj atakoj. Por pacigi la hispanojn, kun kiuj la angloj subskribis pacan traktaton, Morgan estis arestita kaj sendita al Londono en 1672, sed estis traktita kiel heroo fare de la ĝenerala popolo kaj de la ĉefaj reprezentantoj de la registaro kaj reĝo, inkluzive de Karlo la 2-a.

Morgan estis nomumita Kavaliro en novembro 1674 kaj revenis al Jamajko baldaŭ por servi kiel la vicguberniestro de la teritorio. Li deĵoris en la Asembleo de Jamajko ĝis 1683 kaj dum tri okazoj li funkciis kiel Guberniestro de Jamajko en la foresto de la reganto. Memoraĵo publikigita de Alexandre Exquemelin, iama ŝipkamarado de Morgan, akuzis la korsaron de ĝeneraligita torturado kaj aliaj deliktoj; Morgan alportis kalumnion kontraŭ la anglaj eldonistoj de la libro kaj venkis, kvankam la nigra bildo portretita de Morgan tuŝis la vidpunkton de la historio pri la kimra korsaro. Li mortis en Jamajko la 25-an de aŭgusto 1688. Lia vivo estis romantikigita post lia morto kaj li iĝis la inspiro por pirat-temaj verkoj fikciaj.