Nadya Nozharova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadya Nozharova
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1916 (1916-11-21)
en Pleven
Morto 18-an de aprilo 2014 (2014-04-18) (97-jaraĝa)
en Longinsulo
Lingvoj bulgara
Ŝtataneco BulgarioUsono
Familio
Edz(in)o Angel Sladkarov
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • entreprenisto
vdr

Nadya Mateeva NOZHAROVA, ankaŭ konata kiel grafino Nadya de Navarro Farber[1] (naskiĝis en Pleven, Bulgario, la 21-an de novembro 1916 kaj mortis en Longinsulo la 18-an de aprilo 2014) estas bulgara operetkantistino kaj aktorino,[2][3], filantropisto kaj hispana dukino.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nadya Nozharova studis en la American girls' school en Loveĉ, antaŭ ol ŝi venis reen al Pleven kaj en 1934 komencis sian karieron en la operetteatro "Angel Sladkarov" kun kiu ŝi travojaĝis en Bulgario. Post la malmuntado de la teatra grupo, ŝi ludis en la teatroj "Odeon", "Bulgario", kaj "Entreprena teatro".[2] Ŝi translokiĝis al Germanio, kie ŝi studis kantadon. Post kiam ŝi venis reen al Bulgario ŝi ludis en la filmo "Izpitanie" (Testo) en 1942.[5][3]

Familio[redakti | redakti fonton]

Post kiam ŝi komencis ludadon en la operetteatro "Angel Sladkarov" en 1936, ŝi geedziĝis kelkajn tagojn pli poste kun Angel Sladkarov en la Troja Monaĥejo.[2] En 1940 ili eksgeedziĝis kaj ŝi geedziĝis kun la hispana-grafo Navarro, diplomato en Vatikanurbo, de kiu ŝi ricevis la titolon de grafino. Ili vivis en Montekarlo.

Post la morto de sia edzo en 1949, ŝi translokiĝis al Usono kaj en 1953 ŝi geedziĝis kun Sid Farber, kiu posedis konstruaĵon kaj domposedan societon.[3] Post lia morto en 1985 ŝi ricevis grandan biendomon kaj ŝi geedziĝis kun Yuriy Farber.[1]

Bonfarado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj kie ŝi prizorgis la firmaon al konstruaĵo kaj lokposedaĵo, ŝi helpis al multnombraj bonfaraj kaj humanitaraj organizaĵoj. Ŝi laboris aktive kun la - de la Usono, same kiel kun organizsĵoj por subteno de judaj kaj venezuelaj enmigrintoj, kun la Ruĝa Kruco en Monako, kun usona hospitalo en Parizo, Princess Grace hospitalo en Monako, ktp.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Животът на контеса Надя Фарбер от Плевен. offnews.bg, 29 April 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 Бончев, Марин. Надя Ножарова – актриса или жертва. // в. "24 часа", 07.04.2009.
  3. 3,0 3,1 3,2 Коларова, Диана. Надя Ножарова, графиня дьо Наваро. dianakolarova.blogspot.com, 14 October 2010.
  4. 4,0 4,1 In Memory of Countess Nadia de Navarro-Farber. // dignitymemorial.com.
  5. In memoriam Надя Ножарова (графиня Надя де Наваро Фарбър) (1918–2014). Българска национална филмотека.