Imre Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Farkas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1879 (1879-05-01)
en Debrecen
Morto 25-an de marto 1976 (1976-03-25) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto • operetta composer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Imre estis hungara oficisto, komponisto, tekstopoeto, poeto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybégányi [nadjbEAnji], lia pseŭdonimo estis R. Cassim.

Imre Farkas [1] naskiĝis la 1-an de majo 1879 en Debrecen, li mortis la 25-an de marto 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Farkas studis juron en sia naskiĝurbo, poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri defendo ĝis la emeritiĝo. Libertempe li komponis sentemajn kantojn. Lia unua teatraĵo estis prezentita en 1905, poste li verkis kompletajn operetojn (muziko kun teksto). Ili estis prezentitaj plej ofte en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Népszínház. Li estis ankaŭ redaktoro de teatra revuo, kie li gvidis popularan korespondan rubrikon. Li verkis ankaŭ poemojn.

Elektitaj operetoj[redakti | redakti fonton]

  • Iglói diákok (1909)
  • Pünkösdi rózsa (1920)
  • Rózsika lelkem (1922)
  • Túl a nagy Krivánon (1924)
  • Királyné rózsája (1925)

Similaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Jön az idvezítő (1905)
  • Szüreten (popoldanca revuo)

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagymama (1935)
  • Iglói diákok (1935)
  • A hölgy egy kissé bogaras (1938)

Elektitaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Hullanak a falevelek
  • Esik eső hegyen völgyön
  • Harag nem volt a lelkembe aŭdebla

Elektitaj poemlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Tűnő évek 1905–1908 (1909)
  • Melódia (1920)
  • Virágzó fák (1923)
  • Városliget (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]