Robert Edmond Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Edmond Grant
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1793 (1793-11-11)
en Edinburgo
Morto 23-an de aŭgusto 1874 (1874-08-23) (80-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Profesio
Okupo anatomo • zoologoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Edmond GRANT MD RS RSE ZS GS (11a de novembro 1793 – 23a de aŭgusto 1874) estis brita anatomiisto kaj zoologo.

Grant forlasis la medicinan praktikon favore al la mara biologio kaj al la zoologio de senvertebruloj, vivtenante el patra heredo. Kiel materiisto kaj liberpensulo, kaj politike radikala, li estis malferma al ideoj en biologio kiu estis konsiderataj renvers(em)aj en la etoso de idearo hegemonia en Britio post la Napoleonaj Militoj.

Li iĝis unu el la plej elstaraj naturalistoj de la komenco de la 19a jarcento en Edinburgo kaj tiele la unua Profesoro de Kompara Anatomio en la University College London. Li famis pro sia influo sur la juna Charles Darwin kaj sia adopto de la idearo de Geoffroy pri evoluismo.[1]

Grant ege veturis, vizitante universitatojn en Francio, Germanio, Italio kaj Svisio. Li estis en kontakto kun la franca zoologo Étienne Geoffroy Saint-Hilaire kiu publikigis rigardon al evoluo similan al tiu de Jean-Baptiste Lamarck.

Grant studis marvivulojn ĉirkaŭ Firth of Forth, kaj kolektis specimenojn ĉe la strandoj proksime de domo kiun li ekhavis en Prestonpans same kiel el fiŝkaptistoj, kaj iĝis fakulo pri biologio de spongoj kaj mar-limakoj. Li konsideris, ke la samaj vivoleĝoj tuŝis ĉiujn organismojn, el monado al homo (en tiu kunteksto "monado" signifas hipotezan pra-vivulo aŭ unuo aŭ organika vivo). Sekvante Geoffroy, Grant aranĝis vivon en ĉeno aŭ ŝtupo, kiu supreniras el la apero de spontanee aperintaj monadoj en ties bazo.

Grant estis grava membro de la Plinia Societo por studentaj naturalistoj, al kiu Charles Darwin aliĝis en la aŭtuno de 1826 startante sian duan jaron de medicinaj studoj en la Edinburga Universitato. Darwin iĝis la plej lerta studento de Grant kaj helpis lin en la kolekto de specimenoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Desmond, Adrian. (1984). Robert E. Grant: The Social Predicament of a Pre-Darwinian Transmutationist. Journal of the History of Biology. Vol. 17, No. 2. pp. 189-223

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Desmond A. Huxley: vol 1 The Devil's disciple, vol 2 Evolution's high priest. Joseph, London 1994-7.
  • Desmond A. kaj Moore J. Darwin. London 1991. ISBN 0-7181-3430-3
  • Grant R. E. Tabular View of the Primary Divisions of the Animal Kingdom. London 1861.
  • Desmond, Adrian J. (1989). The Politics of Evolution: morphology, medicine, and reform in radical London. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-14374-3.
  • Quick, T. 'A Capital Scot: Microscopes and Museums in Robert E. Grant's Zoology', British Journal for the History of Science 49 (2) (2016), pp. 173–204. [1]