Adam Sedgwick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Sedgwick
Persona informo
Adam Sedgwick
Naskiĝo 22-an de marto 1785 (1785-03-22)
en Dent
Morto 27-an de januaro 1873 (1873-01-27) (87-jaraĝa)
en Kembriĝo
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Sedbergh School • Trinity College vd
Profesio
Okupo geologo • paleontologo vd
Laborkampo geologio vd
Doktoreca konsilisto John Dawson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam SEDGWICK (/ˈsɛdʒwɪk/; 22a de marto 1785 – 27a de januaro 1873) estis brita geologo kaj pastro, kaj unu el la fondintoj de la moderna geologio. Li proponis la periodojn Kambrio kaj Devonio de la geologia temposkalo. Baze sur la laboro kiun li faris pri la tavolojn en Kimrio, li proponis la Kambrian periodon en 1835, en kuna publikigo en kiu Roderick Murchison proponis ankaŭ la Silurian periodon. Poste en 1840, por solvi tion kio poste iĝis konata kiel Granda Devonia Polemiko pri rokoj ĉe la limo inter la Siluria kaj la Karbonia periodoj, li kaj Murchison proponis la Devonian periodon.

Kvankam li estis gvidanto de la juna Charles Darwin en sia frua studo pri geologio kaj plue estis en amikaj terminoj, Sedgwick estis kontraŭulo de la Darvina teorio de evoluismo pere de natura selektado.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ray Spangenburg, Diane Moser, The Age of Synthesis: 1800–1895. Infobase Publishing. p. 94
  2. Bernard V. Lightman, Bennett Zon. Evolution and Victorian Culture. Cambridge University Press, p. 292